Márton Lovászy
Márton Lovászy [lovAsi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lovászy Márton estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ĵurnalisto.
Márton Lovászy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1864 en Senta |
Morto | 21-an de aŭgusto 1927 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv10-1-45 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Márton Lovászy (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto diplomato |
Márton Lovászy [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1864 en Hungara reĝlando en Zenta (nuntempa Senta en Serbio). Li mortis la 21-an de aŭgusto 1927 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMárton Lovászy akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1895. Li komence eklaboris en juĝejo en Bács-Bodrog, poste li redaktis ĵurnalon en Budapeŝto. Inter 1901 kaj 1918 li estis parlamenta deputito. Li ne apogis la Unuan mondomiliton kaj la aliancon kun la Germana Regno. Li publikigis artikolon en sia gazeto, kiu bonvenigis la Oktobran revolucion en Rusa Imperio. Li partoprenis en la Kalistefa revolucio en 1918, eĉ li estis ministro pri religio kaj eduko. En 1919 en Kabineto Friedrich li estis ministro pri eksteraj aferoj nur monaton, poste li ne apogis politikon de Miklós Horthy, tial li migris al la jam okupita naskiĝurbo, poste en Vieno li redaktis hungaran gazeton. Spite la prokuroran akuzon havanta amnestion li hejmenvenis kun la kondiĉo, laŭ kio li ne plu okupiĝas pri politiko.