Gábor Tánczos (oficiro)

Gábor Tánczos [tAncoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tánczos Gábor estis hungara oficiro (generalo).

Gábor Tánczos
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1872 (1872-01-22)
en Peŝto
Morto 11-an de aŭgusto 1953 (1953-08-11) (81-jaraĝa)
en Hajdúnánás
Lingvoj hungaragermanafrancaserbokroata
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr
Gábor Tánczos en 1900
Gábor Tánczos

Gábor Tánczos [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1872 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de aŭgusto 1953 en Hajdúnánás.

Biografio redakti

Gábor Tánczos frekventis militan mezlernejon, ekde 1888 militan Akademion en Wiener Neustadt. En 1891 li atingis la rangon leŭtenanto. Post armeaj taskoj li denove lernis en militan altlernejon en Vieno inter 1894-1896. Li lernis ankaŭ lingvojn. En 1900 li iĝis kapitano. Ekde 1907 li ricevis diplomatiajn taskojn, li estis ataŝeo en pluraj balkanaj landoj. Dum la Hungara sovetrespubliko li emeritiĝis, poste en Kabineto Friedrich li estis provizora ministro pri eksteraj aferoj unu semajnon. En la 1920-aj jaroj li havis diversajn diplomatiajn taskojn, sed li denove estis aktiva soldato en altaj rangoj. Escepte en 1923 li estis subministro pri defendo. Ekde la malfruaj 1930-aj jaroj li vivis en plena retiriĝo. En la frua socialismo la ŝtato aprezis lin "malamiko de la popolo", tial li devis vivi plu en fora provinca urbo Hajdúdorog.

Fontoj redakti