András Csilléry

hungara kuracisto, politikisto

András Csilléry [andrAŝ ĉilEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csilléry András estis hungara dentkuracisto, politikisto, ministro, parlamentano.

András Csilléry [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1883 en Budapeŝto. Li mortis en 1964 en Kanado en Drummonwille.

Biografio redakti

András Csilléry frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Berlino, Munkeno, Breslau, fine li ricevis diplomon en 1908. Komence li estis armea kuracisto (ankaŭ en la fruaj tempoj de la 1-a mondmilito). En 1915 li havis postenon en la ministerio, krome li aliĝis al diversaj hungarecaj movadoj, eĉ li partoprenis en abdiko de Kabineto Peidl. En Kabineto Friedrich li estis ministro. Inter 1932-1944 (tamen kun interrompo) li estis parlamenta deputito. Post la 2-a mondmilito li rifuĝis al Kanado. Li estis kondamnita militkrimulo en 1947 sen ĉeesto dum la verdikta proceso.

Fontoj redakti