József Kopácsy [jOĵef kopAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kopácsy József estis hungara pastro, episkopo, primaso, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1831).

József Kopácsy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1775 (1775-05-30)
en Veszprém
Morto 18-an de septembro 1847 (1847-09-18) (72-jaraĝa)
en Esztergom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

József Kopácsy [1] naskiĝis la 30-an de majo 1775 en Veszprém (urbo). Li mortis la 18-an de septembro 1847 en Esztergom.

Biografio redakti

József Kopácsy frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste lernis teologion en Pozsony. Li pastriĝis en 1798 en Zirc. En la sekva jaro li ekinstruis en sia naskiĝurbo. En 1805 li iĝis eklezia juĝisto, poste li ricevis pli altajn pastrajn titolojn. En la jaroj 1811 kaj 1812 li ĉeestis en laboro de la parlamento. En 1817 li ricevis la rangon prelato, en 1822 jam episkopo de Székesfehérvár. Post 5 jaroj li iĝis episkopo de sia naskiĝurbo, fine en 1838 primaso en Esztergom. Li helpis la ekleziajn edukadojn kaj en tiu periodo oni komencis konstrui la Primasan Bazilikon de Sankta Adalberto kaj Dipatrino . Li (re)eldonis diversajn ekleziajn kaj mezepokajn eldonaĵojn.

Fontoj redakti