József Pölöskei
József Pölöskei [jOĵef poloŝkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pölöskei József estis hungara oraĵisto, altlerneja instruisto.
József Pölöskei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1936 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de oktobro 2005 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | oraĵisto |
József Pölöskei [1] naskiĝis la 11-an de julio 1936 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de oktobro 2005 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Pölöskei estis faklaboristo pri artforĝisto kaj reliefisto ekde 1956, post jaroj li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1967. Post siaj studoj li estis sendependa artisto kaj kreis artaĵojn el pluraj metaloj. Li studvojaĝis al Sovetunio, Orienta Germanio, Barato. Li instruis en la Industriarta Altlernejo inter 1969 kaj 1988. Li ricevis premiojn en 1979 kaj 1980.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Zuriko (1971)
- Torino (1973)
- Boglárlelle (1981)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1967, 1969, 1974, 1994, 1996)
- Karakaso (1969)
- Miskolc (1976, 1981)
- Arthalo Budapeŝto (1980, 1983, 1989)
- Szentendre (1995)
Elektitaj artaĵoj redakti
- reliefo, Budapeŝto, 1972
- ŝildo de apoteko, Budapeŝto, 1974 (vidu la bildon)
- pordo de memorparko de Mohács, (1975-1976)
- emblemo de hotelo, Budapeŝto, 1984
- ŝildo de vendejo por ĉasistoj, Budapeŝto, 1985 (vidu la bildon)
- fontaneto kun birdo (1987, Győr)
-
Ŝildo de apoteko
-
Ŝildo pri ĉasistoj