József Sümeghy [jOĵef ŝumegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sümeghy József estis hungara geologo.

József Sümeghy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1892 (1892-01-04)
en Csabrendek
Morto 11-an de novembro 1955 (1955-11-11) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo
vdr

József Sümeghy[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1892 en Csabrendek, li mortis la 11-an de novembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Sümeghy maturiĝis en Győr en 1910, poste li studis en Scienca Universitato Ferenc József. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li apartenis al taĉmento de Miklós Horthy. En 1920 li akiris diplomon kaj ankaŭ doktoriĝis en la universitato, kiu ĵus rifuĝis al Budapeŝto. Inter 1921 kaj 1926 li estis asistanto en la universitato, sed jam en pli nova loko en Szeged, poste li laboris en geologia instituto en Budapeŝto. Li atingis la rangon ĉefgeologo en 1932. Komence li esploris la Transdanubion, sed post kelkaj jaroj li estis la unua, kiu trovis la Grandan Hungaran Ebenaĵon esplorenda. Li postmorte ricevis doktorecon ĉe la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A baltavári lelőhely rétegtani helyzete (1923)
  • Pannóniai korú fauna az Alföldről (1927)
  • A Nagykunság felszíni képződményei (1937)
  • A magyar medence pliocénjának és pleisztocénjának osztályozása (1941)
  • Tiszántúl (1944)
  • A magyarországi pliocén és pleisztocén (1955)

Fontoj redakti

Referencoj redakti