József Szigeti (aktoro)

József SZIGETI [jOĵef sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti József estis hungara dramisto, aktoro, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1882), membro de Societo Kisfaludy (1865). Lia filino estis Jolán Szigeti.

József Szigeti
Persona informo
Naskonomo Tripammer József
Naskiĝo 11-an de majo 1822 (1822-05-11)
en Veszprém
Morto 26-an de februaro 1902 (1902-02-26) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Imre Szigeti vd
Infanoj Jolán Szigeti vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
József Szigeti

József Szigeti naskiĝis kiel Tripammer József la 11-an de majo 1822 en Veszprém (urbo). Li mortis la 26-an de februaro 1902 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Szigeti frekventis lernejon en Pest (urbo), poste li debutis kiel aktoro en Jászberény en 1841. Post 3 jaroj li jam ricevis rolojn en Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis 50 jarojn. Ekde 1865 li edukis en la aktora altlernejo. Li pensiuliĝis en 1895.

Dum sia vivo li verkis ankaŭ teatraĵojn, kiuj estis prezentitaj ekde 1846 en Nacia Teatro. Li verkis 12 teatraĵojn prezentitajn resume 237-foje.

Verkaro (elekto) redakti

  • Viola 1841 - muzika teatraĵo prezentita tutlande
  • Vén bakancsos és fia a huszár 1855 - teatraĵo (baldaŭe ankaŭ germane)
  • Egy színész naplója 1856 - junaĝa memuaro
  • Szerelem és örökség (Amo kaj heredaĵo) 1858 - komedio
  • Toldi 1871 - teatraĵo
  • Kolostorból (El la abatejo) 1886 komedio
  • Szigeti József drámái (Dramoj de József Szigeti) 1914

Fontoj redakti