József Varga (inĝeniero)

inĝeniero

József Varga [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga József estis hungara inĝeniero, profesoro.

József Varga [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1903 en Hungara reĝlando en Tótpelsőc (nuntempa Pliešovce en Slovakio), li mortis la 21-an de julio 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Varga frekventis gimnazion en Újpest, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1925. Post siaj studoj li havis postenon en signifa fabriko pri Ganz, kie li partoprenis en kreado de dizelaj lokomotivoj al Egipto kaj Argentino. En 1955 li estis nomumita ĉefinĝeniero, en la sekva jaro teknologia fabrikestro. En 1959 li forlasis la fabrikon.

En 1952 li kandidatiĝis, en 1958 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Jam ekde 1953 li instruis en la menciita universitato, ekde 1957 li estis katedrestro, inter 1965-1973 li estis dekano, poste li emeritiĝis. Li ricevis 5 premiojn inter 1958-1973.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A vezetés alapvető kérdései (Fundamentaj demandoj de la gvidado), (1947)
  • Fogaskerékszivattyúk (Dentoradaj pumpiloj), (1954)
  • Szivattyúüzemi kézikönyv (Manlibro pri pumpilofunkciadoj), (1966) - kunlaboranto
  • Hidraulikus és pneumatikus gépek (1974) - kunlaboranto
  • Kármán Tódor életrajza (Biografio pri Tódor Kármán), (1981)

Fontoj redakti