Jörg Wickram

germana verkisto

Jörg WICKRAM (naskiĝinta ĉ. 1505 en Kolmaro, mortinta ĉ. 1555/60 en Vogtsburg im Kaiserstuhl) estis germana verkisto.

Jörg Wickram
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1505 (1505-01-01)
en Colmar
Morto 1-an de januaro 1562 (1562-01-01) (57-jaraĝa)
en Burkheim am Kaiserstuhl
Lingvoj fru-nova altgermanagermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo poeto • verkistodramaturgo
vdr

Vivo redakti

Estante metiisto li fondis en 1549 Kolmare gildon de majstrokantistoj. En 1555 li fariĝis urba sekretario en Burgheim apud Vogtsburg. Li eldonis verkojn pli fruajn post prilaboraĵo (ekz. la Metamorfozojn de Alberto el Halberstadt) kaj famiĝis danke al la skribo de »Rollwagenbüchlein« (1555), kolekto de interesaj fabelaj noveloj kiujn oni konsumu dumvojaĝe aŭ dum publika banado.

Rakonto pli granda, kun celogrupo de junaj legantoj, kiu ankaŭ iĝis antaŭformo de la germanlingva romano, estis »Der Goldfaden« (Strasburgo 1557): malriĉa paŝtista lernoknabo fariĝis nur pro sia karaktera elstareco bofilo kaj posteulo de grafo. Aliaj rakontoj estis: »Historie von Gabriotto und Reinhard«, pri du simpatiegaj paroj de geamantoj suferante pri sociklasaj diferencoj; »Knabenspiegel« (Strasburgo 1554); »Ritter Galmy aus Schottland« (Strasburgo 1539); »Geschichte des verlornen, aber reuig wiederkehrenden Sohns«; »Irrereitende Pilger« (Strasburgo 1556); »Von guten und bösen Nachbauern« (Strasburgo 1556), ĉiutaga familihistorio sen internaj konfliktoj sed malsen de ekstere minacantaj danĝeroj.

Krome Wickram verkis la kermesan drameton »Der treue Eckart« (1538), dramon pri la parabolo de la erarinta filo (1540) kaj »Tobias« (Strasburgo 1551). Li ankaŭ elfosis malnovajn teatraĵojn kiujn li taŭgigis por gaja dumkarnavala montro.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Lepsiko 1909, p. 588 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti