Johanson Zilberfarb

sovetia historiisto kaj esperantisto
(Alidirektita el J. Zilberfarb)

Johanson Izaakoviĉ ZILBERFARB (ruse Иогансон Исаакович ЗИЛЬБЕРФАРБ; naskiĝis la 13-an de oktobro 1903 en Bresto, mortis la 13-an de julio 1968 en Moskvo[1]) estis ukrainia sovetia historiisto kaj esperantisto.[2]

Johanson Zilberfarb
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1903 (1903-10-13)
en Bresto
Morto 13-an de julio 1968 (1968-07-13) (64-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaEsperantofranca
Ŝtataneco Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
Okupo
Okupo historiistoesperantisto
vdr

Esperanta agado redakti

Zilberfarb estis membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, aktiva en Teknika Komisiono de la Eldon-Kooperativo de SAT[3] kaj aŭtoro de artikoloj en Sennaciulo. Zilberfarb estas la aŭtoro de unu el la plej konataj esperantigoj de La Internacio, kiu estis publikigata en SAT-jarlibroj.[4] Li decidis malaktiviĝi jam en decembro 1926, rifuzante membri en SEU pro ĝiaj polic-spionaj servoj al registaro, kaj restante malaktiva membro ene de SAT, por ne riski ekziliĝon, kiel aliaj.[5] Tiu malaktiviĝo plej verŝajne helpis lin transvivi la grandan purigon de la jaroj 1936-1937.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti