Jack Fellure

usona politikisto

Jack FELLURE (plenanome Lowell Jackson FELLURE, naskita la 3-an de oktobro 1931) estas konstanta kandidato por la respublikana nomumo por la usona prezidenteco.

Jack Fellure
Jack Fellure.jpg
Persona informo
Jack Fellure
Naskonomo Lowell Jackson Fellure
Naskiĝo 3-an de oktobro 1931 (1931-10-03)
en Midkiff
Morto 31-an de julio 2022 (2022-07-31) (90-jara)
en Huntington
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Hurricane [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Partio Prohibition Party [#]
Subskribo Jack Fellure
Familio
Edz(in)o Jean Fellure [#]
Infanoj 7
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li kandidatis en ĉiu nomuma balotado ekde 1988. Krome, en 2012, post la malsukceso ĉe la Respublikana Partio, li transiris provizore al la Prohibicia Partio, kiu nomumis lin tute senefike. Jam la 7-an de novembro 2012 Fellure oficiale anoncis sian kandidatiĝon por la voĉdonado en 2016, tamen denove kiel respublikano.[1]

Fellure ĝenerale rigardas la Biblion de Reĝo Jakobo (1611) kiel la deklaron de siaj pozicioj pri ĉio imagebla, kaj kiel verkaĵon de Dio mem.

NotojRedakti

  1. Fellure 2016 FEC Statement of Candidacy Arkivigite je 2015-07-20 per la retarkivo Wayback Machine, 2012-11-07, Federal Election Commission angle