Jacobaea paludosa
Jakobeo marĉa aŭ science Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL., sin.: Senecio paludosus L.) estas plantospecio el la genro Jacobaea.
Jacobaea paludosa | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jacobaea paludosa
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo redakti
Vegetalaj karakteroj redakti
Jacobaea paludosa kreskas kiel plurjara herba planto kaj kreskas de 50 ĝis 200 cm. La planto formas rampantajn rizomojn. La folioj de la tigoj ne estas dividitaj kaj aspektas ov- ĝis lancet-formaj, ili havas neregulajn akrajn dentojn kaj „orelojn“, ili estas 7- ĝis 15-oble pli longaj ol larĝaj. La malsupra surfaco de la folioj estas grize peltaj.
Generaj karakteroj redakti
La tuta foliaro konsistas el multaj kapituloj. La kapituloj havas diametron de tri ĝis kvar centrimetroj. La ekstera vualo havas sep ĝis dekdu foliojn. Unu kapitulo havas 9 ĝis 18, malofte ĝis 20 helflavajn langetflorojn. La planto formas 3 – 4 mm longajn aĥenojn kun papuso.
La kromosomonombro estas 2n = 40.
Disvastigejo redakti
La ĉefa disvastigejo de la marĉa jakobeo estas la komtinenta Eŭropo. Ankaŭ en la orienta Hispanio kaj la riverdelto de la Rodano. La disvastigejo en la sudo estas la sudo de meza Francujo trans la okcidentaj Alpoj kaj la pada ebenaĵo ĝis Trakio ĉe Nigra Maro, en la nordo la limoj estas Anglujo trans suda Svedujo kaj Estonujo ĝis norda Rusujo.
La marĉa jakobeo kreskas en malsekaj, humozaj nitrogenriĉaj lomaj grundoj. La planto toleras partatempan inundon. Ĝi kreskas en kareksejoj starantaj kaj malrapide fluantaj akvejoj, fosaĵoj kaj faŭltarbaroj.
Sistematiko redakti
La unua publikigaĵo okazis 1753 sub la nomo Senecio paludosus fare de Carl von Linné. La novkombinaĵo al Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. okazis 1801 fare de Gottfried Gaertner, Bernhard Meyer kaj Johannes Scherbius en Oekonomischen Flora der Wetterau, volumeno 3, 1, p. 211. Pliaj sinonimoj por Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. estas: Senecio bohemicus TAUSCH, Senecio riparius WALLR., Senecio paludosus subsp. bohemicus (TAUSCH) ČELAK., Senecio paludosus subsp. tomentosus ČELAK. non W.D.J.KOCH. La epiteto paludosa signifas „marĉo“.
La formoriĉa specio Jacobaea paludosa estas metita de kelkaj aŭtoroj en kelkaj subspecioj:
- Jacobaea paludosa (L.) G.GAERTN. & AL. subsp. paludosa
- Jacobaea paludosa subsp. angustifolia (HOLUB) B.NORD. & GREUTER (sin.: Senecio paludosus subsp. angustifolius HOLUB): Ĝi estas disvastigita en okcidenta, meza kaj sudorienta Eŭropo.
- Jacobaea paludosa subsp. lanata (HOLUB) B.NORD. & GREUTER (Sin.: Senecio paludosus subsp. lanatus HOLUB, Cineraria aurea L. non Senecio aureus L., Senecio auratus DC., Senecio sadleri SADLER, Senecio tataricus LESS.): Ĝi hejmiĝas en Ĉeĥujo, Hungarujo kaj orienta Eŭropo.
Literaturo redakti
- Henning Haeupler, Thomas Muer: Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Herausgegeben vom Bundesamt für Naturschutz (= Die Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Band 2). 2. korrigierte und erweiterte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2007, ISBN 978-3-8001-4990-2.
- Siegmund Seybold: Die Flora von Deutschland und der angrenzenden Länder. Ein Buch zum Bestimmen aller wild wachsenden und häufig kultivierten Gefäßpflanzen. Begründet von Otto Schmeil, Jost Fitschen. 95. vollständig überarbeitete und erweiterte Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01498-2.
- Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi, Arno Wörz (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 6: Spezieller Teil (Spermatophyta, Unterklasse Asteridae): Valerianaceae bis Asteraceae. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 1996, ISBN 3-8001-3343-1.
- Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 4: Nachtschattengewächse bis Korbblütengewächse. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1995, ISBN 3-440-06194-9.
Eksteraj ligiloj redakti
- Senecio paludosus L., Sumpf-Greiskraut. W: FloraWeb.de. germane
- Senecio paludosus subsp. angustifolius Holub, Schmalblättriges Sumpf-Greiskraut. W: FloraWeb.de. germane
- Senecio paludosus subsp. paludosus L., Sumpf-Greiskraut (Unterart). W: FloraWeb.de. germane
- Die Verbreitung auf der Nordhalbkugel nach Hultén.
- Thomas Meyer: Greiskraut Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben).
- Datenblatt mit Fotos.