Jaime PRESSLY (30-an de julio 1977 en Kinston, North Carolina) estas usona aktorino kaj modelo, same Emmy-premiitino.

Jaime Pressly
Persona informo
Naskonomo Jaime Elizabeth Pressly
Naskiĝo 30-an de julio 1977 (1977-07-30) (46-jaraĝa)
en Kinston, Kantono Lenoir,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kinston High School vd
Subskribo Jaime Pressly
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktoromodelo • televida aktoro • filmaktoro • filmproduktoro vd
Laborkampo kina aktorado • manekenado vd
Aktiva dum 1997– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jaime Pressly (2008)

Biografio redakti

Pressly fruaĝe sportis ritman gimnastikon, vivis ekde la 15-a jaraĝo aparte de la gepatroj kaj povis sin vivteni kiel fotomodelo komence en la Usono, pli poste en Tokio kaj Milano.

Li laboris en 1997 kiel duoblisto de Drew Barrymore en filmo Poison Ivy: The New Seduction, ŝia aktorina kariero komenciĝis en 1997 per la filmo The Journey: Absolution. Pli poste ŝi ludis en B-kategoria filmoj, sed iĝis konata per junadoleskaj komedioj kiel 100 Girls (2000), parodioj kiel Tomcats (2001) kaj malĝentilaj komedioj kiel Joe Dirt (2001).

Krom filmo Not Another Teen Movie, Pressly aperis en muzikaj videoj (The Space Between de Dave Matthews Band, Girls of Summer de Aerosmith kaj Tainted Love de und Marilyn Manson) kaj surscenis kun Pussycat Dolls.

Pressly aperis dufoje en Playboy (marto 1998 kaj februaro 2004). Ŝi ludis en 2006 en agfilmo DOA: Dead or Alive. Krom tio ŝi posedis firmaon J'aime Production, kiu disvastigis la modomarkon J'aime Clothing.

Pressly naskis en 2007 filon de iama amiko Eric Calvo (kiel DJ Eric Cubiche). Kelkajn monatojn poste, oni premiis lin pro rolo de Joy Turner en televida serio My Name is Earl per Emmy kiel Plej bona epizodistino en komedia serio.

Inter 2004 kaj 2008, ŝia partnero estis DJ Eric Calvo (DJ Eric Cubeechee). Pressly naskis bebon en 2007, Dezi James Calvo.

Ekde julio 2009, Pressly vivis kun advokato Simran Singh, ŝia edzo ekde septembro 2009. Ili ekis divorcan proceson en 2011.

En 2017, Pressly iĝis patrino de ĝemeloj. La patro estas la partnero Hamzi Hijazi.

Filmografio (elekto) redakti

 
Pressly en Austin (2009)
  • 1997: The Journey: Absolution
  • 1997: Poison Ivy: The New Seduction
  • 1997: Against the Law
  • 1998: Mortal Kombat: Conquest (televida serio)
  • 1998: Can't Hardly Wait
  • 1998: Ringmaster
  • 1999: Inferno
  • 1999–2001: Jack & Jill (televida serio)
  • 2000: 100 Girls
  • 2001: Ticker
  • 2001: Tomcats
  • 2001: Joe Dirt
  • 2001: Not Another Teen Movie
  • 2004: Torque
  • 2005: Death to the Supermodels
  • 2005–2009: My Name Is Earl (televida serio)
  • 2006: DOA: Dead or Alive
  • 2008: Horton Hears a Who!
  • 2009: I Love You, Man
  • 2010: Rules of Engagement televida serio

Eksteraj ligiloj redakti