Jakob Sigismund Beck

germana filozofo

Jakob Sigismund BECK (6a Aŭgusto 1761 – 29a Aŭgusto 1840), germana filozofo.

Jakob Sigismund Beck
Persona informo
Jacob Sigismund Beck
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1761 (1761-08-06)
en Malbork
Morto 29-an de aŭgusto 1840 (1840-08-29) (79-jaraĝa)
en Rostock
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Aktiva en RostockHalle (Saale) vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en la vilaĝo Ließau en la rura distrikto de Marienburg (Malbork)[1][2] in Okcidenta Prusio en 1761, tiam apartenanta al la Pol-Litova provinco de Reĝa Prusio.[3]

Ekde 1783 li studis matematikon kaj filozofion ĉe Königsberg, kie Christian Jakob Kraus, Johann Schultz (1739–1805) kaj Immanuel Kant estis liaj profesoroj. Post siaj studoj li unuan fojon akceptis postenon kiel instruisto en mezlernejo en Halle. Per sia tezo Dissertatio de Theoremate Tayloriano, sive de lege generali, secundum quam functionis mutantur, notatis a quibus pendent variabilibus, kiun li verkis en Halle, li iĝis universitata helpoprofesoro. Li poste laboris kiel helpoprofesoro de filozofio ĉe Halle (1791–1799), antaŭ iĝi profesoro de filozofio ĉe Rostock. Li dediĉis sin al kritiko kaj klarigado de la doktrino de Kant, kaj en 1793 li publikigis la Erläuternder Auszug aus den kritischen Schriften des Herrn Prof. Kant, auf Anrathen desselben (Riga, 1793–1796), kiu estis amplekse uzata kiel kompendio de la Kant-a doktrino.

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. "Deutsche Biographische Enzyklopädie", 2a eldono, vol. 1, eldonita de Rudolf Vierhaus, Saur, Munich 2005, p. 462.
  2. "Altpreußische Biographie" (Christian Krollmann, eld.), vol 1, 1941.
  3. Daniel Stone,A History of East Central Europe, University of Washington Press, 2001, p. 30, ISBN 0-295-98093-1 Google Books