Pastro James Bulwer (21a Marto 1794 – 11a Junio 1879) estis angla kolektisto, naturalisto kaj konkologo.

James Bulwer
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1794 (1794-03-21)
en Norfolk
Morto 11-an de junio 1879 (1879-06-11) (85-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Jesus College
Okupo
Okupo natursciencisto • ornitologo
vdr

Bulwer naskiĝis ĉe Aylsham en Norfolk kaj studis ĉe la Jesus College (Kembriĝo).[1] Dum sia vivo ĉe Kembriĝo li eklernis pentradon el fama pejzaĝa artisto John Sell Cotman, kaj iĝis membro de Linea Societo pro sia intereso pri moluskoj, kaj unu el liaj tri proponintoj estis William Elford Leach.

En 1818 li iĝis diakono kaj en 1822 pastro. En 1823 li iĝis parokestro de Booterstown en Dublino, kaj moviĝis al Bristol en 1831 kaj al St James's Chapel, Piccadilly en 1833. Li pasis kelkajn vintrojn veture en Hispanio, Portugalio kaj en Madejro, foje akompane de la filozofo kaj veturisto Alfred Lyall. Printempe de 1825 Bulwer kolektis specimenon de nekonata petrelo en Madejro. Tiu estis priskribita de Sir William Jardine kaj de P. J. Selby en 1828 kaj ricevis la nomon de Bulvera petrelo. Ankaŭ la petrela genronomo Bulweria ricevis tiun saman nomon.

Bulwer lasis Londonon en 1839 kaj removiĝis al Norfolk, iĝante pastro de Blickling kaj poste de Hunworth. Li renovigis sian rilaton al Cotman kiam siaj filoj ĉeestis al la King's College School, kaj kelkaj el liaj rakontoj pri Hispanio kaj Madejro inspiris akvarelojn de Cotman.

Referencoj redakti