Jan BARSZCZEWSKI (n. ĉ. 1794, vilaĝo Murahi, apud Polack - m. 12-an de aprilo 1851, urbo Ĉudnov, Ukrainio) - pola kaj belorusa verkisto.

Jan Barszczewski
Persona informo
Jan Barszczewski
Ян Баршчэўскі
Naskiĝo 30-an de novembro 1795 (1795-11-30)
en Murahi
Morto 28-an de februaro 1851 (1851-02-28) (55-jaraĝa)
en Chudniv
Tombo Chudniv vd
Lingvoj polabelorusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater jezuita akademio en Polack vd
Subskribo Jan Barszczewski
Profesio
Okupo verkisto • poeto • eldonisto • folkloristo vd
Laborkampo poezio • folklorscienco vd
Aktiva dum 1809– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Libro de Jan Barszczewski/Barščeŭski el 1911, presita per Łacinka

Studis en Polacka jezuita lernejo. Post forveturo en Sankt-Peterburg, fondis rondeton de homoj, devenitaj el Belorusio. Laboris kiel repetitoro, guvernisto, servis en mara departamento.

Unuan verkon - versaron "Knabino" (1809) li verkis dum studado en polacka jezuita lernejo. Lia poemo "Zono de Venero" ne konserviĝis. Plejparte, liaj verkoj estis verkitaj pole, sed en ili la verkisto uzis belorusajn legendojn, folklorajn temojn, bildojn ("Du betuloj", "Tumuloj" kaj aliaj). Inter liaj beloruslingvaj verkoj estas "Knabino", "Vodko", "Ribelo de kamparuloj". Dum la jaroj 1844-1846 estis eldonitaj kvar volumoj de liaj plej gravaj verkoj "Nobelo Zavalnja, aŭ Belorusio en fantastikaj rakontoj".