Jan FABRICIUS (Assen, 30-an de septembro 1871 - Wimborne (Anglio), 23-an de novembro 1964) estis nederlanda teatroverkisto.

Jan Fabricius
Jan Fabricius fotita de Jacob Merkelbach)
Jan Fabricius fotita de Jacob Merkelbach)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1871 (1871-09-30)
en Assen
Morto 23-an de novembro 1964 (1964-11-23) (93-jaraĝa)
en Wimborne Minster
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Familio
Patro Johan Fabricius I vd
Edz(in)o Minke Dornseiffen vd
Infanoj Johan Fabricius vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkistoscenaristoĵurnalisto vd
Aktiva en Batavia • HarlemoHago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Je dudekjara aĝo li foriris al Nederlanda Hindio por tie labori kiel presisto. Li rapide atingis bonan pozicion en ĵurnalismo. Post dek jaroj li revenis, devigata pro hepato-afekcio, al Nederlando por fariĝi ĉefredaktoro de respektive la gazetoj Wereldkroniek, la Spaarnebode kaj la Nieuwe Courant. Pro insisto de Frits Bouwmeester (junaĝe mortinta frato de la aktoro Louis Bouwmeester) li verkis la unuajn teatraĵojn: Met de handschoen getrouwd, Eenzaam kaj De rechte lijn, en kiuj Hindio ludas gravan rolon.

La teatraĵoj estis tre multfoje surscenigataj, sed Fabricius revenis en 1910 al Batavio por tie establi propran taggazeton. Denove pro sanproblemoj li revenis al Eŭropo, ekloĝis en Parizo kaj klopodis definitive vivi el verkado. Rimarkinde estas ke ĝuste tie li verkis la plejmulton de la nederlandaj teatraĵoj Onder één dak (en la drenta dialekto) kaj Ynske (en varianto de la frisa lingvo).

Pro la eksplodo de la Unua Mondmilito li revenis al Nederlando. En tiuj jaroj li travivis la plej grandajn sukcesojn. La surscenigoj de Dolle Hans, Totok en Indo kaj Nonnie altiris multajn homojn. Dum la Granda Depresio kaj la eksplodo de la Dua Mondmilito la kariero de Fabricius baldaŭ finiĝis. Li restis produktema, sed la sukceso iom post iom malaperis.

Hindia sceno (1959) Antaŭe sur la frontfasado de la Lernejo Jan Fabricius por memori la jarojn de Fabricius en Nederlanda Hindio. Remetita en 2005 sur la flankfasado de apartamentaro sur la loko de la antaŭa lernejo.

Fabricius transloĝiĝis al Anglio, kie li finfine mortis je aĝo de 93-jaroj.

Ankaŭ lia filo Johan Fabricius estis verkisto.