Jane SLOMAN (1824- ?) estis usona komponistino, koncertpianisto kaj kantistino, kiu havis aktivan koncertan karieron en Usono dum la 1840aj jaroj. Ŝi estas plej bone konata por skribanta la kantojn Roll on Silver Moon (Ruliĝi sur arĝenta luno), Forget Thee? kaj Maiden's Farewell [1][2]. Ŝia muziko estis ankaŭ eldonita sub la nomo Jane Sloman Torry [3].

Jane Sloman
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1824 (1824-12-15)
en Ipswich
Morto post 1850
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo komponistopianistokantisto
vdr
Forget Thee? (Boston Publika Biblioteko)

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Anglio. De frua aĝo ŝi elstaris kiel mirinfana pianludanto sub la instruado de Louise Dulcken kiu estis la pianinstruisto de la reĝino Viktorio. Estas dirite ke Jane ludis operajn uverturojn sur la piano en la aĝo de kvin, kaj ankaŭ tre frue kaj aŭtodidakte komencis komponi.

Kiam ŝi estis 15 jaraĝa Jane kune kun sia familio translokiĝis al Usono, kie ŝi havis kelkajn pianolernantojn. Sed du jarojn post sia alveno al la lando, ŝi jam faris koncertan debuton en Novjorko ĉe Niblo’s Gardens. Tiel ŝi komencis sian aktivan kaj sukcesan karieron en Usono kiu daŭris dum la 1840-aj jaroj.

Ŝi turneis tra grandaj urboj kiel Filadelfio kaj Bostono, kie ŝiaj prezentoj estis tre bone ricevitaj. La eĥoj de ŝia koncerto en Bostono atingis Anglion kie la semajna angla muzikĵurnalo “La Muzika mondo” (The Musical world) (jan/1842) raportis ke “La Boston-gazetoj estas plenaj je laŭdoj por fraŭlino Jane Sloman, la filino de sinjoro Sloman, antaŭe de la Tunbridge Wells Theatre, nun direktoro de la New Orleans Theatre. Tiu ĉi juna virino estis studento de sinjorino Dulcken kaj estas nur deksepjara. Ŝi estis prezentita kiel koncertistino, kreante sufiĉe da ekscito pro sia pianludado. Oni diras, ke ŝi montras grandan guston, senton kaj potencon en la interpretado de la komponaĵoj de Helz, Döhler, Thalberg kaj Liszt.[4]

La Norton Grove Vortaro pri Virinaj Komponistoj notas ke "ŝiaj fruaj koncertoj estis akompanitaj per biografia skizo kiu priskribis ŝin kiel mirinfanon kiu estis plene memlerninta en komponado." Oni raportis ŝiajn plurajn prezentojn ĉe la brita reĝa kortego, kaj ŝiajn neformalajn ludojn kun la violonvirtuozo Niccolò Paganini kaj la talenta pianisto Sigismond Thalberg.

Jane Sloman kune kun Augusta Browne (V en M 152), Marion Dix Sullivan (V en M 135), Faustina Hodges (V en M 158), kaj Susan Parkhurst estis identigitaj kiel membroj de la “unua generacio de profesiaj virinaj komponistoj” en Usono, aperintaj en la 1850-aj jaroj [5]. Tio okazis kiam kelkaj komponistinoj lasis la salonmuzikon kaj komencis komponi kaj publikigi pli ambiciajn verkojn, esplorante “novajn limojn de pli grandaj formoj, vastigitan instrumentadon, kaj pli kompleksan muziklingvon”, kiel notas la publikaĵo American-Women-Composers.

Sloman verkis de simplaj popularaj melodioj ĝis la pli klasikaj kromataj stiloj kiuj karakterizis romantikajn komponistojn de la mez-dek naŭa jarcento. “La Favourite” estas virtuoza oktava-studo en formo de mazurko. El pluraj siaj eldonitaj komponaĵoj, ŝi estas plej konata pro la verko de la kanzonoj “Ruliĝi sur arĝenta luno” (Roll on Silver Moon) kortuŝa popolkanto kies melodio kaj kantoteksto havas melankolian senton, kaj ankaŭ “Forgesi vin” (Forget Thee) kaj “Adiaŭo de fraŭlino” (Maiden's Farewell). Ŝi ofte verkis siajn proprajn tekstojn por siaj pianaj komponaĵoj, kaj ŝi estis konata por montri la virinan perspektivon pri amo en siaj kantoj, kiel en “Mi paroligos lin” (I'll Make Him Speak Out).  

Ŝi ankaŭ eldonis The Melodist, voĉan kolekton da popularaj kantoj kaj pluraj originaj korusmelodioj kun pianaj akompanaj verkoj; ĉio ĉi dezajnita por uzo en lernejoj de junaj virinoj.

Post 1862 ŝiaj komponaĵoj estis publikigitaj sub la nomo de Sloman Torry. Kvankam ŝia lasta publika koncerto kiel pianisto okazis en 1850 [6], ŝiaj kantoj kaj komponaĵoj daŭre estis publikigitaj ĝis 1902, kio parolas pri ŝia daŭra populareco.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 161 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:

  • Forget Thee? (Boston, 1843)
  • The Maiden’s Farewell (Boston, 1843)
  • Roll on, Silver Moon (New York, 1848)
  • I’ll Make Him Speak Out (New York, 1852)
  • Take Back the Ring (New York, 1860)
  • The Butterfly (New York, 1861)
  • So Far Away (New York, 1869)
  • Queen of the Night (Del Ciel Regina), 1v, pf (Boston, 1873)
  • Margery Drew
  • Titania (n.p., 1902)
  • Constancy (Boston, 1880)
  • Mon Amie; Bacarolle (Boston & Chicago, 1882)
  • Love’s Whisper (Boston,1879)
  • Drifting Away (Boston, 1876)
  • Carina (Boston, 1878)
  • Star of the Morn (New York, 1873)
  • The Waiting Heart (Boston, 1882)
  • Milkmaid’s Song (New York, 1875)
  • Sing Bonny Robin (New York, 1876)
  • Waiting at the Brookside (New York, 1873)
  • Don’t Be Jealous (New York, 1975)
  • Unforgiven (New York, 1877)
  • The Zephyr (Boston, 1881)

Referencoj redakti

  1. Chase, Gilbert. (1987) America's Music, from the Pilgrims to the Present. University of Illinois Press, p. [htt://archive.org/details/americasmusicfro0000chas/e/161 161].
  2. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875.
  3. Cohen, Aaron L.. (1987) International Encyclopedia of Women Composers. New York: Books & Music U.S.A. Inc., p. 702. ISBN 0961748524.
  4. Taylor, E.B.. (1842) The Musical World: a Record of Science, Literature, Intelligence, and Criticism, Connected with the Art, p. 22.
  5. (1978) “Sources and Resources for Women's Studies in American Music: A Report”, Notes 35 (2), p. 269–283. doi:10.2307/939679. 
  6. Finson, Jon W.. (Jul 3, 1997) The Voices that Are Gone: Themes in Nineteenth-Century American Popular Song. Oxford University Press. “sloman.”.

Eksteraj ligiloj redakti