Augusta Browne

usona komponisto

Augusta BROWNE GARRETT (18201882) estis usona komponistino, verkisto, eldonisto kaj virina pioniro en la muzikaj usonaj scenejoj.

Augusta Browne
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1820 (1820-01-01)
en Dublino
Morto 1-an de januaro 1882 (1882-01-01) (62-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Green-Wood Cemetery
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponistoverkistoĵurnalisto
vdr
Kovrilo de muzikverko fare de Augusta Browne

Ŝi estas inkludita en la listo de usonaj inaj komponistoj de la unua ondo kune kun Marion Dix Sullivan [1].

Browne komponis dekduojn da melodioj tra la jaroj,[2] inkluzive de Wake kaj Lady Mine, kiu estis publikigita en 1845 kaj iĝis ŝiaj plej fama verko.[3]

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Dublino, Irlando, sed la familio translokiĝis al Usono kiam ŝi estis nur ses jaraĝa. Ŝia patro, David Browne, venis al Ameriko kun la celo establi muzikakademion. Jam en oktobro de tiu sama jaro Boston-gazeto raportis kiel “eta mirinfano” prezentis “pli malfacilan komponaĵon de Dussek”. Augusta iĝis sperta klavarludanto kaj ŝi prezentis siajn proprajn komponaĵojn ĉe publikaj koncertoj.

Je ŝia 16 jaraĝo la Browne Akademio reklamis publikan eventon en ‘Episcopal Recorder’ kiu promesis ke "Fraŭlino Browne prezentos diversajn komponaĵojn proprajn, kiuj nun estas en la Londona gazetaro sub alta patroneco”. Dum la 1830-aj jaroj la juna Augusta Browne sendis kantojn kaj pianvariaciojn al Filadelfia eldonisto George E. Blake. La Boston Kuriero prezentis “rimarkindan novan pecon de pianmuziko komponita fare de Miss Augusta Browne" kun la rememoro de ŝia debuto en la urbo.

Improvizado aŭ komponado de variacioj en mallongaj melodioj estis parto de la muzika instrukcio kiun ŝi ricevis de sia patro. Ne ekzistis en tiu tempo akademio, kolegio, universitato aŭ muzikkonservatorio por virinoj en kiuj ŝi povus studi altnivelan kontrapunkton kaj orkestradon.

Augusta Browne havas specialan lokon en la muzikhistorio, kiel unu el la “unuaj sukcesaj kaj plej produktivaj virinaj komponistoj en Usono”. Tiel identigas ŝin la pionira studo de la muzikologo Judith Tick en sia libro “Usonaj virinaj komponistoj antaŭ 1870”

La unuaj publikaĵoj de Browne estis kantoj kaj variacioj por solluda piano. Dum sia vivo ŝi publikigis almenaŭ 200 pecojn por piano kaj voĉo, inkluzive de multaj himnoj kaj sekularaj pecoj.[3] Ŝi estis eble plej konata pro “Vekiĝu, mia sinjorino” (Wake, Lady Mine) verkita en 1845.

Pri kelkaj el la verkoj de Augusta Browne, la akademiulo Bonny Miller skribas: La peco “Forever Youre" montras rafinitan komponiston en sobra salonkanzono, kiu estis verŝajne komponita kiel omaĝo al ŝia forpasinta edzo, la portretisto J. W. B. Garrett (ĉ. 1826-1858).” “La serena akcepto de perdo sur "Forever Youre" reflektas konsiderindan foriron de la vigla superabundeco kiu trapenetras la “Irisan Valson”(1851), publikigita kiam Browne ĝuis sian plej grandan rekonon.”

Paralele al sia muzika komponado, Augusta Browne komencis alian agadon, la literaturan. Kiam Augusta Browne publikigis siajn unuajn eseojn pri muziko en 1845, ekzistis neniu angla virino skribanta pri muziko en revuoj. En la 19-a-jarcenta Usono, kiel en la 19-a-jarcenta Britio, kulturo en presaĵ-formato marĝenigis virinojn. La nura modelo de Augusta eble estis Margaret Fuller, la pionira Nov-Anglia intelektulo kiu publikigis koncertajn recenzojn jam en 1841.

Augusta Browne verkis pri muziko, literaturo, belartoj kaj la kristana kredo. Ŝi regule publikigis artikolojn en muzikpaĝoj de regionaj revuoj. Post ŝia unua muzika publikaĵo en la revuo Godey's Lady's Book en 1841, Augusta serĉis naciajn ĉiumonatajn kaj literaturajn revuojn por publikigi sian muzikon kaj sian prozon: fikciojn, eseojn, kaj poeziojn. Tio fariĝis grava kaj persista agado dum tuta ŝia vivo. Pro la konstanta represado de materialo de unu gazeto al alia, la literaturaj verkoj de Browne, certe cirkulis pli vaste ol ŝiaj muzikaj verkoj. Ŝi ankaŭ publikigis du librojn - unu el kiuj temis pri ŝia frato nomita Hamilton, the Young Artist (Hamilton, la Juna Artisto).

En sia kvin-jardeka kariero Augusta Browne konstruis grandan heredaĵon en amerika muziko kaj ĵurnalismo per talento, profesiismo kaj persistemo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 153 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Browne mortis en 1882, kaj estis entombigita en Greenwood Cemetery en Novjorko.

Fontoj redakti

  • Neuls-Bates, Carol (December 1978) “Sources and Resources for Women's Studies in American Music: A Report”, Notes 35 (2), p. 269–283. doi:10.2307/939679. 
  • Browne, A. H. C.. (1857) Hamilton, the Young Artist: With an Essay on Sculpture & Painting. Lippincott.
  • Moore, John W.. (1973) Complete Encyclopaedia of Music: Elementary, Technical, Historical, Biographical, Vocal, and Instrumental. Nov-Jorko: AMS.
  • Pendle, Karin. (1991) Women & Music a History. Bloomington: Indiana UP.
  • Tawa, Nicholas E.. (1980) Sweet Songs for Gentle Americans: The Parlor Song in America, 1790-1860. Bowling Green, Ohio: Bowling Green U Popular.

Referencoj redakti

  1. Neuls-Bates, Carol, ,"Sources and Resources for Women's Studies in American Music: A Report" Notes. Second Series, Music Library Association, December 1978, p. 269–283
  2. Tick, Judith (1983). American women composers before 1870. Issue 57 of Studies in musicolog (illustrated ed.). UMI Research Press. p. 150
  3. 3,0 3,1 Chase, Gilbert (1992). America's Music, from the Pilgrims to the Present (illustrated, revised ed.). University of Illinois Press. p. 160

Eksteraj ligiloj redakti