Jankovice (distrikto Uherské Hradiště)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Uherské Hradiště
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jankovice

Jankovice estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Uherské Hradiště 11 km nordokcidente de Uherské Hradiště en cismontaro de Chřiby. Vivas ĉi tie 453 loĝantoj (2023).

Jankovice
municipo
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria el la jaro 1841, rara ekzemplo de stilo de biedermeiera empiro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jankovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherské Hradiště
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Montaro Chřiby
Situo Jankovice
 - alteco 277 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 15″ N 17° 23′ 19″ O / 49.15417 °N, 17.38861 °O / 49.15417; 17.38861 (mapo)
Katastro 11,25 km² (1 125 ha) Jankovice u Uherského Hradiště
Loĝantaro 453 (2023)
Denseco 40,27 loĝ./km²
Fondo 1648
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 04
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592234
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jankovice (Uherské Hradiště District)
Retpaĝo: www.jankovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La municipon fondis la 1-an de februaro 1648 posedanto de napajedla senjorujo grafo Jan z Rottalu kaj ĝi estis ankaŭ laŭ li nomita kiel Janíkovice. La hodiaŭan nomon ĝi ricevis en la jaro 1715.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria el la jaroj 1839–1841.
  • Kapelo de sankta Antonio el la jaro 1906.
  • Ĉe ŝoseo n-ro 428 proksimume 3,5 km norde de municipo Modrá sur limo de katastroj de Jankovice kaj Velehrad troviĝas kulturmemorindaĵo – ŝtona bloko el krudgrajna grejso "Tablo de reĝo", ŝpinita de mitoj, Pri tiu ĉi ŝtono ekzistas mencio jam en dokumento de reĝo Přemysl Otakar la 1-a el la jaro 1228.

Pluaj fotoj redakti