Janusz Palikot

politikisto

Janusz Marian Palikot (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1964 en Biłgoraj) estas pola politikisto, parlamentano de Pola Sejmo, Prezidanto de Via Movado (antaŭa nomo: Movado de Palikot) - la tria plej granda partio en la Pola Parlamento. De la Movado de Palikot / Via Movado la plej influaj parlamentanoj estas Wanda Nowicka, la Vicprezidantino de Sejmo, Anna Grodzka kaj Robert Biedroń (esperantisto). Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 kaj la 10-an de majo 2015 en la balotoj estis la 7-a en la ranglisto, akirante 211 242 da voĉoj, kio estas 1,42% da validaj voĉoj[1].

Janusz Palikot, prezidanto de partio Via Movado, foto el la jaro 2015
Janusz Palikot intervjuita en la marŝala koridoro de Pola Sejmo

Publikaj eldiroj redakti

Stilistiko de liaj eldiroj kaŭzis estiĝon de la eldiro "palikotizo" (de politiko kaj publika vivo) kiel – laŭ personoj uzantaj tiun ĉi nocion – negativan difinon por pli kaj pli kreskanta sakrado aŭ ĉiutageco de la lingvo de publikaj eldiroj kaj apliko de nekonvenciaj rekvizitoj (kiel silikona penisoporka kapo) aŭ kondutmanieroj en publikaj elpaŝoj. Inter publikaj personoj la terminon uzis en sia blogo Grzegorz Napieralski, prezidanto de Alianco de Demokrata Maldekstrularo. De tiu tempo la termino estas uzata de politikistoj kaj en diversaj amaskomunikiloj.

Publikaĵoj redakti

Referencoj redakti