Japana kumkvato

specio de citruso

Kumkvato (Fortunella) aŭ ‘‘‘Fortunelo‘‘‘ (Fortunela), ankaŭ nomata nana oranĝo, estas plantgenro ene de la familio de la Rutacoj (Rutaceae). Ĝi estas proksime parenca al la citrusoj. La nomo kumkvato venis de la ĉina kam kwat (=ora oranĝo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
japana kumkvato

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Rutacoj (Rutaceae )
Genro: Fortunelo (Fortunella )
Fortunella japonica
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La frukto estas manĝata kune kun la ŝelo kaj kernoj; la ŝelo havas amaran-dolĉan guston, la fruktkarno estas acideca.

Priskribo redakti

 
frukto de la ovala kumkvato fermita kaj malfermita

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

Kumkvato kreskas kiel ĉiamverda arbusto aŭ malgranda arbo. Ĝi kreskas malrapide kaj atingas altecon de 2,5 ĝis 4,5 metrojn. La densaj branĉoj havas malgrandajn dornojn.La folioj estas malhelverde brilantaj. La floroj estas blankaj kaj similas al la aliaj Citrus-florojn. Depende de la grandeco kumkvat-arbo povas havi centojn ĝis plurajn milojn da fruktoj po jaro.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

La fruktoj de la kumkvatoj estas pir- kaj ovformaj de maksimuma longeco de 5 cm, ĝia koloro varias inter malhelruĝa kaj orflava. La acideta kaj dolĉa fruktkarno.

Disvastigo redakti

Kumkvato hejmiĝas en Azio ,sed hodiaŭ ĝi estas kultivata ankaŭ en Ameriko, Afriko kaj la plej varmaj regionoj de Sudeŭropo (ekzemple en Korfuo).

Sistematiko redakti

La kumkvatoj (Fortunella) estas ne sistinebla de la genro citruso (Citrus). Ĉiuj specioj povas esti engrupigita en la nomo Citrus japonica Kelkaj aŭtoroj distingas jenajn speciojn de Fortunella:

Ankaŭ ekzistas hibridoj; ekzistas ankaŭ genraj hibridoj Citrus × Fortunella, nomataj Citrofortunella, al kiu apartenas al la Limkvatoj.

La floro havas nur diametron de 1,5 – 2 cm. Ĝi estas blanka kaj kreskas en la foliakseloj de la antaŭa jaro ĉe longbranĉoj. Ĝi floras nur ekde majo aŭ junio. Por ke ĝi floras bone, la planto bezonas malvarmetan, helan lokon.

Sistematiko redakti

La portugala botanikisto João de Loureiro priskribas la planton kiel unua en la jaro 1790 en sia verko Flora cochinchinensis. Li donis al la planto la nomon Citrus margarita.[1] La hodiaŭan nomon ĝi ricevis en la jaro 1915 de la usona botanikisto Walter Tennyson Swingle.[2]

La ovala fortunelo estas la plej ŝatata kaj plej ofte vendata fortunelo. La fruktoj samgrandas kiel daktiloj kaj gustas dolĉe-acide. La beroj estas manĝeblaj freŝe.

Referencoj redakti

  1. Fl. cochinch. 2:467. 1790; siehe [Japana kumkvato en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Artikolo ĉe GRIN Taxonomy for Plants].
  2. J. Wash. Acad. Sci. 5:167, 170. 1915; vidu [Japana kumkvato en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Artikolo ĉe GRIN Taxonomy for Plants].

Literaturo redakti

  • Walter T. Swingle, Philip C. Reece (1967): The Botany of Citrus and Its Wild Relatives. In: W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.): The Citrus Industry. Bd. 1. University of California. [1] Arkivigite je 2004-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Bernhard Voß (1997): Citruspflanzen von Tropisch bis Winterhart. Humbach & Nemazal, ISBN 3-9805521-3-6
  • Bernhard Voß (2005): Zitruspflanzen. Franckh-Kosmos Verlags-GmbH, ISBN 3-440-10174-6

Eksteraj ligiloj redakti

  • [PFAF, Fortunella margarita. Artikolo] kaj Datumslipo ĉe Plants for a Future