Miĥejev Jaropolk Leonidoviĉ (1930-2019) — Hetmano de Tutgranda Dona Armeo (TGDA) en Eksterlando, Honora Prezidanto de Rusa Tuta-Armea Unio, prezidanto de Halipoliula Socio, membro de eldona kolegio de milita, politika kaj historia revuo «Heroldo de RTAU», eldonisto de revuo "Inĝeniero", publiciisto.

Jaropolk Miĥejev
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1930 (1930-04-29)
en Kosovska Mitrovica
Morto 2-an de junio 2019 (2019-06-02) (89-jaraĝa)
vdr

Naskiĝis en jaro 1930 en Kosovska Mitrovica (Kosovo, Jugoslavio) en familio de kolonelo de Rusa Armeo Leonid Miĥejev, eks-regimentestro de la 1-a Teknika regimento, aktiva membro de RTAU. Studadis en la 1-a Rusa Kadeta Korpuso nome de Granda Duko Konstantin Konstantinoviĉ en Jugoslavio. Finigis la Novjorkan urban kolegion, Teknologian instituton en Toronto (Kanado), vicon de militkursoj, inklude oficirajn kursojn de la Nacia Gvardio de Usono. Servis en Usona Armeo, laboris kiel civitana inĝeniero, partoprenis en projektado de objektoj inklude por usona kosma programo. Pli ol 50 jaroj havis aktivan pedagogian laboron en Organizacio de Rusaj Junaj Skoltoj (ORJS); rovero de ORJS. Ekde 1987 ĝis 1990 jj. — trezoristo kaj sekretario de Halipoliula Socio en Usono, poste Prezidanto de la Socio. Estis kiel sekretario de Dona Milita Konsilio en Eksterlando, kiel sekretario de Rusa Tuta-Armea Unio (RTAU). En decembro de la jaro 2003, post morto de majorgeneralo de TGDA Nikolaj Fjodorov elektita kiel Hetmano de TGDA en Eksterlando. Ekde februaro de la jaro 2004 — Honora Prezidanto de RTAU. Per sia kleriga kaj eldoneja agado alportis signifan lepton por popularigi rusan historion kaj historion de kazakejoj. Aktive agas por jura kondamno de krimoj de komunisma totalismo en Rusio. En julio de 2006 jaro subskribis komunan alvokon de gvidantoj de rusaj kontraŭkomunismaj organizacioj en Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE) - "Rusoj subtenas la ideon pri internacia kondamno de komunismo".

Publiciga agado redakti

Artikoloj de Jaropolk Miĥejev estis publikitaj en multaj periodaĵoj de Rusa Eksterlando kaj Rusio: "Don" (revuo de la Verkista Unio de Rusia Federacio), "Dona Hetmana Heroldo", "Inĝeniero" (organo de la Socio de rusaj inĝenieroj en Usono), "Kadeta revoĉado" (Usono), "Ni" (Usono), "La Hufofero", "La Skolto", "La Konkordo" (Usono), "Lignofajro de Carskoje Selo" (eldono de ORJS) ktp.

Literaturo redakti

Goldin V. I. Soldatoj en fremda lando. Rusa Tut-Armea Unio, Rusio kaj Rusa Eksterlando en XX-XI jarcentoj. Arĥangelsko, 2006.