Jasenovo (distrikto Turčianske Teplice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jasenovo |
Jasenovo, hungare Turócjeszenő [turOcjesenO], germane Jassenhay aŭ Käserhau estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Jasenovo | |
hungare: Turócjeszenő, germane: Jassenhay | |
municipo | |
Oficiala nomo: Jasenovo | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Turčianske Teplice |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Rivero | Jasenica |
Situo | Jasenovo |
- alteco | 520 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 52′ 44″ N 18° 43′ 29″ O / 48.87889 °N, 18.72472 °O (mapo) |
Areo | 7,278 km² (727,8 ha) |
Loĝantaro | 149 (31.12.2010) |
Denseco | 20,47 loĝ./km² |
Valkaldrono | Turčianska kotlina |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | TR |
NUTS | 512311 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Jasenovo, Turčianske Teplice District | |
Retpaĝo: www.obecjasenovo.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiJasenovo situas laŭ traira flankovojo. Martin troviĝas je 32 km. En la 16-a jarcento kondukis tra la municipo historia poŝtvojo Magna via el Bratislavo ĝis Košice. La vojon fondis 1552 – 1553 Matej Taxis.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la malfrua bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1495 en germana formo "Kenenfeld". En 1715 19 familioj pagis impostojn, post 5 jaroj jam ankaŭ muelejo funkciis. En 1785 336 vilaĝanoj loĝis en 46 domoj, en 1828 337 vilaĝanoj loĝis en 38 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jaszenova, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Turócjeszenő 355 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Stubnyafürdő, poste jam kiel Jasenovo al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jasenovo 169 homoj, (165 slovakoj).