Laŭ la helena mitologio JasionoJaso (el la greka ἸασίωνἼασος, kiu eble signifis grimpoplanto, aludo al ĝia uzado en agrokulturaj taskoj) estis duon-dia agrokultura heroo, filo de Zeŭso kaj la plejado Elektro[1], laŭ la plej divastigata versio. Li elstaris pro sia beleco, kaj estis kutime kultata okaze de la ritoj kiuj honoris la agrokulturan diinon Demetron.

Jasiono
Originala nomo Ιασίων
Sekso vira
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Electra
Infanoj Pluto, Corybas, Philomelus, Atalanta
vdr
Demetro kaj Triptolemo, kun kiu oni identigis Jasionon. Atika pokalo ĉ.470-460 a.K., Luvro.

Genealogio redakti

La nomoj de liaj gepatroj varias laŭ la diversaj verkistoj. Krom Zeŭso, oni mencias Tuskon[2], Ilition[3] kaj Koriton, kiel eblaj patroj de Jasiono kun Elektro. Sed ankaŭ la nimfo Hemero aperas kiel amantino de Zeŭso kaj patrino de la duon-dio, kaj plia versio, kiu klopodas rilati lin al Kreto, asertas ke li estis filo de la reĝo Minoo kaj Pironio.

Jasiono havis fraton nomitan Dardano[4], kiu fondis la trojan reĝan familion. Kun Demetro, Jasiono havis du ĝemelajn fratojn, Filomelo (aŭ Booto) kaj Pluto. Kroma versio rilatas lin al Cibelo, kun kiu li iĝis patro de Koribo, antaŭulo de la koribantoj.

Partneroj kaj idaro
Demetro Cibelo

Jasiono kaj Demetro redakti

 
Eleŭzaj misteroj, ĉefa kultado al Demetro, kiun Jasiono eksportis al aliaj landoj. Reliefo el Eleŭzo, Arkeologia Muzeo de Ateno.

Por savi sin de inundo, Jasiono kaj Dardano migris el Italio, Atiko aŭ Kreto al Samotrako, kien ili kunportis la faman paladion. En tiu insulo ilia patro instruis ilin la sakralajn misterojn de Demetro, el kiu Jasiono iĝis ĉefa organizanto kaj divastiganto. Kuraĝigita de tiu diino kaj de Persefono, li trairis Sicilion kaj aliajn forajn landojn, kie li klopodis establi tiun kultadon al Demetro (la hermetikaj misteroj). Fakte, li estis la unua kiu kapablis enkunduki fremdulojn en ilin.

Unu el liaj lernantoj estis la teba heroo Kadmo, kiu iĝis tiel proksima al Jasiono ke fine li edziĝis al lia fratino Harmonio en la insulo de Samotrako mem. Ĉiuj gedioj estis invititaj al la nupto-festo, inkluzive Demetro, kiu pasie enamiĝis al Jasiono, kun katrastrofa rezulto por tiu lasta. Ili unuiĝis sur tri foje plugita kampo (tio havis simbolan signifon)[5], sed kiam ili revenis al la bankedo, Zeŭso rimarkis la kot-makulojn sur la vestaĵoj de Demetro kaj ekkoleris, ĉar li konsideris ke Jasiono pekis je hibriso (orgojla malmodereco)[6]. Pro tio, Zeŭso fulmis lin, aŭ faris la ĉevalojn de Jasiono vori lin[7].

Tamen, kelkaj verkistoj priskribas la lamentojn de Demetro pro la maljunado de ŝia amanto, do tio estus malkongrua kun la antaŭaj ĵusaj mortoj[8]. Laŭ tiu lasta versio, el tiu rilato naskiĝis Pluto[9] kaj Filomelo (aŭ Booto[2]), kies destino malebligis ilin iam sukcesi interkonsenti, kaj jam en maljuneco Jasiono fine mortis, murdita de sia propra frato Dardano[10]. Krome, aliaj rakontoj asertas ke Jasiono neniam edziĝis kaj havis idaron, kaj plia, ke li estis la patro, kun Cibelo, de Koribo[9], la heroo el kiu la soldato-sacerdotoj de Demetro prenis ilian nomon, koribantoj.

Identigoj de Jasiono redakti

Post sia morto, Jasiono supreniris ĉielen, kaj aliĝis la stelaron. En la kultado al Demetro en Samotrako, oni kultadis lin kiel printempa partnero de la diino, pro kio li pli kaj pli identiĝis kun Triptolemo. Fakte, kun li Jasiono formis la konstelacion Ĝemelojn, kvankam laŭ la plej divastigata versio, ĝi konsistiĝas en la fratoj Kastoro kaj Polukso.

Tre eble li ankaŭ rilatis al Atiso, la mortonta partnero de Cibelo (frigia versio de Demetro), kaj al Karmaoro, kunulo ŝia ĉe la kreta kultado, kun kiu Heziodo identigas Jasionon.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Higeno. Fabloj, 250.
  2. 2,0 2,1 Higeno. Poezia astronomio, 2.4.
  3. Higeno. Fabloj, 270.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.1.
  5. Leonard Shlain. The Alphabet Versus the Goddess. Eld. Viking Penguin, 1998. ISBN 0-14-019601-3.
  6. Heziodo. Teogonio, 969.
  7. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.138.
  8. Ovidio. Metamorfozoj, 9.421.
  9. 9,0 9,1 Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.48.2.
  10. Servio. Pri Eneado, 3.167.