Jay Leno

usona televida aktoro

James Douglas Muir "Jay" Leno (naskiĝis la 28-a de aprilo 1950 en Nov-Rochelle, Nov-Jorkio) estas konata usona komikisto kaj televida moderigisto.

Jay Leno
Persona informo
Naskonomo James Douglas Muir Leno
Naskiĝo 28-an de aprilo 1950 (1950-04-28) (73-jaraĝa)
en New Rochelle
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Emerson College • Bentley University • Andover High School
Subskribo Jay Leno
Familio
Edz(in)o Mavis Leno
Okupo
Okupo staranta komikisto • aktoroscenaristoĵurnalisto • televida prezentisto • kantistodancisto • voĉaktoro • komikisto • televida aktoro • jutubisto • televida produktoro • verkisto
vdr

Leno estas filo de skota patrino kaj itala patro. Li plenkreskiĝis en Andover, diplomitiĝis en 1973 en Emmerson College pri parolterapio. Li havas mildan disleksion.

Leno komencis sian karieron en malgrandaj novjorkaj komedi-kluboj, kie li havis 8-10 prezentojn en unu vespero tiel rimarkis ĝin eĉ la televido.

Li havis plurajn ludojn kun David Letterman (The Late Show with David Letterman) kaj Johnny Carson (The Tonight Show) kaj ĉar li iĝis tre populara inter la spektantoj, NBC decidis igi lin posteulo de Carson. Ekde ties adiaŭo en 1992, gvidas Leno la Tonight Show, la plej malnovan malfrunoktan prezentadon (’’Late Night Show’’) de la mondo.

Ĉe la luktoprezentado de "WCW Road Wild 1998" li luktis kun Kevin Eubanks kaj Diamond Dallas Page kontraŭ Hulk Hogan kaj WCW-prezidanto Eric Bischoff.

La 27-an de septembro de 2004, je la 50-jara ekzisto de Tonight Show, Leno sciigis, ke li forlasos la televidan programon en 2009 kaj ekde tiam la programon plugvidos Conan O'Brien. Post lia foriro de Tonight en la printempo de 2009, NBC donis al Leno novan programon je pli frua horo, The Jay Leno Show ("La Jay Leno Programo"), kiu komenciĝis je la 14-a de septembro 2009.

Kvankam The Jay Leno Show estis profitiga programo, kritikistoj ne estis aŭspiciaj, kaj la membrostacioj de NBC estis malĝojaj pro la malbona efiko super la spektantaro de lokaj novaĵprogramoj. La programo finiĝis je la 11-a de februaro 2010, kaj je 1-a de marto, Leno revenis al The Tonight Show, anstataŭanta Conan O'Brien kiel moderigisto. La reveno de Leno al Tonight estis la rezultato de malsimplaj kaj (laŭ mecenatoj de O'Brien kaj O'Brien mem) polemikaj manovroj de la NBC-a estraro.

En la juĝproceso kontraŭ Michael Jackson en 2005, Leno estis atestanto de la defendo.

Leno estas konata internacie kiel ŝatanto kaj hobi-kolektanto de la oldtimer-oj (oldtajmeroj, oldmobiloj), aktuale supersportajn veturilojn kaj motorciklojn. Laŭ listo, eldonita en aprilo de 2006, li havas 84 aŭtomobilojn kaj 73 motorciklojn.

La motorcikla firmao Orange County Choppers konstruis por li motorciklon, bazitan je Brough Superior el la jaro 1939.