Gampel-Bratsch

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Jeizinen)

Gampel-Bratsch estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1911 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Gampel-Bratsch
Blazono de Gampel-Bratsch
Blazono de Gampel-Bratsch
Blazono de Gampel-Bratsch
Gampel-Bratsch
Gampel-Bratsch
Gampel
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 18′ 54″ N 7° 44′ 24″ O / 46.31500 °N, 7.74000 °O / 46.31500; 7.74000 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 54″ N 7° 44′ 24″ O / 46.31500 °N, 7.74000 °O / 46.31500; 7.74000 (mapo)
Areo 23,09 km²
Alteco 634 m super marnivelo
Poŝtkodo 3945
Komunumkodo 6118
Mapo de Gampel-Bratsch
Mapo de Gampel-Bratsch
Situa mapo de Gampel-Bratsch
vdr

Geografio redakti

La komunumo Gampel-Bratsch situas en la suba parto de Supra Valezo ĉe la suda elirejo de la Lötschen-Valo, ĉe la norda flanko de la valo de Rodano, kiu formas la sudan komunumolimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Änggersch, Bratsch, Engersch, Gampel, Getwing, Jeizinen kaj Niedergampel.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,09 km², de kiuj 31,9% estas kovritaj de arbaro, 32,6% servas por agrikulturo kaj 4,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gampel-Bratsch limas en nordo al Ferden, en oriento al Steg-Hohtenn, en sudo al Turtmann-Unterems, kaj en okcidento al Leuk.

Trafiko redakti

Tra Gampel pasas la kantona ĉefvojo de la stacidomo Gampel-Steg al la norda aŭtoŝarĝejo de la Lötschberg-Fervojo en Goppenstein. De Gampel flanka vojo kondukas al Getwing kaj Bratsch. Al Engersch kondukas montara vojo tra Erschmatt. La stacidomo Gampel-Steg situas sur la teritorio de la komunumo Steg. De tie poŝtaŭtolinio kondukas al Gampel kaj Bratsch. De Gample aertelfero kondukas al Jeizinen.

Historio redakti

La komunumo estiĝis la 1-a de januaro 2009 per kunigo de la malnovaj komunumoj Gampel kaj Bratsch.

La unua dokumenta mencio de Bratsch datiĝas el la jaro 1228 kiel Praes. En la 14-a jarcento Bratsch la unuan fojon estis menciita kiel komunumo. Ĝi tiam apartenis al la Vicsenjorujo Leuk, kiu en la jaro 1613 estis integrita al la Valeza Dekono Leuk. Änggersch estis iam aparta komunumo, sed en la 19-a jarcento ĝi malkreskis kaj fariĝis filia setlejo de Gampel. En la jaro 1873 Niedergampel estis integrita al Gampel.[3]

La unua dokumenta mencio de Gampel datiĝas el la jaro 1238 kiel Champilz. En la jaro 1339 Gampel estis la unuan fojon menciita kiel komunumo. Ĝi kuniĝis kun aliaj komunumoj al la Valeza Dekono Leuk.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti