Jenő Bacsó (pli juna)
Jenő Bacsó [baĉO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bacsó Jenő estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia patro estis Jenő Bacsó (pli aĝa).
Jenő Bacsó (pli juna) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1918 en Mezőtúr |
Morto | 2-an de decembro 1981 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto |
Jenő Bacsó[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1918 en Mezőtúr, li mortis la 2-an de decembro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJenő Bacsó maturiĝis en kalvinana kolegio de Debrecen en 1936, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1941. Jam inter 1940-1948 li laboris en juĝejo en Debrecen, dum li estis tre ofte soldato. En 1944 li perdis sian dekstran piedon pro signifa vundo. Li laboris 2 jarojn en la ĉefurba juĝejo, dum en 1947 li kompletigis sian diplomon. Ekde 1950 li havis statuson en ministerio, ekde 1979 li estis unu el la ellaborantoj de la komputilizita jura informsistemo en Hungario. Intertempe li kandidatiĝis en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös kiel docento ekde 1970. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1957 kaj 1959.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Jogállapotot változtató jogosítványok. (disertaĵo, 1940)
- Öröklési jog. (1960)
- Az örökbefogadás jogi hatásai. (disertaĵo, 1964)
- Házasság–család–gyermek. A családjogi törvényről. (1975; 2-a eldono: 1977)
- A mikroképtechnika hazai bevezetéséhez szükséges jogi szabályozás a külföldi tapasztalatok figyelembevételével. (kunaŭtoro, 1977)
- A családjogi törvény (kunaŭtoro, 1982)
- Anyakönyvi ügyintézés. Az 1963. évi 33. sz. törvényerejű rendelet, a 38/1963. Korm. sz. rendelet és a 6/1963/TK82/KE sz. utasítás jegyzetekkel. 1964–1982. (kunaŭtoro, 1992)