Jenő Bacsó [jenO baĉO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsó Jenő estis hungara altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Bachió [baĉO].

Jenő Bacsó
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1877 (1877-05-02)
en Debrecen
Morto 13-an de oktobro 1955 (1955-10-13) (78-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Jenő Bacsó[1] naskiĝis la 2-an de majo 1877 en Debrecen, li mortis la 13-an de oktobro 1955 en Debrecen.

Biografio redakti

Jenő Bacsó akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1901, advokatan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1905. Post la dua diplomo li instruis en Jura Akademio en Máramarossziget, poste en la lernojaro 1913 en simila akademio en Debrecen, inter 1914 kaj 1948 li estis publika ordinara profesoro de Universitato de Debrecen. En la lasta universitato li estis dekano en la lernojaroj 1922 kaj 1934, rektoro en 1938. Inter 1912-1918 li instruis ankaŭ en Universitato Ferenc József. Li edziĝis en 1917 en Mezőtúr, lia edzino naskis 2 gefilojn (1918, 1921).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A szocializmusról (1907)
  • A polgári perrendtartás tankönyve (1917)
  • A kötött bizonyítás jelentősége a felülvizsgálati eljárásban (1923)
  • A fellebbvitel újabb szabályozása a polgári perben (1933)
  • Reformtörekvések polgári perrendünkben (1939)
  • Az elismerés és lemondás mint tudomáskijelentés (1946)

Memorigiloj redakti

  • fondaĵo fondita en 2003

Fontoj redakti

Referencoj redakti