Jenő Benda
Jenő BENDA [jenO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benda Jenő estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, advokato, stenografisto. Lia nobela antaŭnomo estis marczinfalvi ekde 1905.
Jenő Benda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de februaro 1882 en Hust (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 24-an de novembro 1944 en Dachau (Nazia Germanio) |
Lingvoj | hungara |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto redaktoro pledadvokato verkisto |
Jenő Benda[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1882 en Hust (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ĥust en Ukrainio), li mortis la 24-an de novembro 1944 en Dachau (Nazia Germanio).
Biografio
redaktiJenő Benda maturiĝis en gimnazio en Máramarossziget, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, baldaŭ en 1913 li advokatiĝis. Ekde 1902 li estis ĵurnalisto en pluraj gazetoj, fine li estis respondeca redaktoro. Tamen inter 1913-1918 li estis advokato, iom poste li estis stenografo dum la pripaca konferenco en Parizo. Dum la nazia erao (1944) li estis rezistanto, tial li estis deportita al Dachau, kie li mortis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Mikor a halottak visszatérnek (teatraĵo, 1916)
- Circe (romano, 1917, 4-a eldono en 1928)
- Az uszítók. A világháború kulisszái mögül. (1918)
- Akiket halálra ítéltek (tradukita romano de Farrère, Claude, 1921; 1924)
- Páristól Genováig (taglibro, 1922)
- A mosolygó álarc (romano, 1923)
- A titokzatos másik (1936)
- A magyar nemzet története (kunaŭtoro, 1939; 2001)
- Az ördög bibliája (romano, 1940)