Jenő Czakó
Jenő Czakó [jenO cakO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czakó Jenő estis hungara aktoro.
Jenő Czakó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1916 en Jászalsószentgyörgy |
Morto | 30-an de novembro 2010 (94-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Jenő Czakó[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1916 en Jászalsószentgyörgy, li mortis en 2011 en Szolnok.
Biografio
redaktiJenő Czakó atingis la unuan lokon en kantokonkurso de Palaco Vigadó en 1944, tial li aŭtomate povis lerni en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Tamen li iĝis militkaptito kaj li povis reveni el Sovetunio nur post 3 jaroj. En 1951 li membriĝis en Teatro Szigligeti (Szolnok). Li restis aktoro seniterrompe en la teatro ĝis 2001 havanta epizodajn rolojn, poste li retiriĝis. En 1992 li ricevis la titolon "eterna membro de la teatro", solan premion en 1999.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - apotekisto
- La Dresado de la Megero - Fülöp
- Kiel Plaĉas al Vi - pastro
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Ösztövér
- Henriko la 4-a - Owen Glendower
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - policano
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - juĝisto
- Sofoklo: Antigona - korusano
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - bestokuracisto
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - titolrolo (en juna aĝo)
- Ferenc Molnár:
- A doktor úr - 1-a policano
- Az üvegcipő - policano