Jenő Komjáthy [komjAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komjáthy Jenő estis hungara poeto, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis komjáti.

Jenő Komjáthy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1858 (1858-02-02)
en Szécsény
Morto 26-an de januaro 1895 (1895-01-26) (36-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Győző Komjáthy vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto pri Jenő Komjáthy

Jenő Komjáthy [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1858 en Szécsény, li mortis la 26-an de januaro 1895 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Komjáthy frekventis gimnaziojn en pluraj urboj, fine li abiturientis en Esztergom. Li aĝis 18, kiam lia unua poemo aperis. Li studis 4 jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed li ne akiris diplomon, nur poste en 1880. Tiutempe li konatiĝis kun Gyula Reviczky. Li ekinstruis en Balassagyarmat, kie en 1882 li edziĝis (baldaŭ li havis 5 gefilojn). En 1885 li estis rolanto en skandalo, baldaŭ li instruis en Szenice, kie li vivis kvazaŭ en ekzilo. Ĉefe tie li verkis ribelantajn poemojn. Lia debuta poemaro aperis ĝuste tiam, kiam li mortis. Li ĉerpis pensojn pri Friedrich Nietzsche, Arthur Schopenhauer, Baruch Spinoza.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A homályból (Budapeŝto, 1895, 2-a eldono en 1910) - poemoj 1876-1894
  • Elektitaj poemoj kun Gyula Reviczky, József Kiss (Budapeŝto, 1995)

Memorigiloj redakti

  • busto kaj 2 memortabuloj en Balassagyarmat

Fontoj redakti