Jenő Noszky (1880)
hungara geologo
Jenő Noszky [noski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Noszky Jenő estis hungara geologo, instruisto, paleontologo. Lia filo - same geologo - estis Jenő Noszky (1909).
Jenő Noszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1880 |
Morto | 31-an de marto 1951 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Jenő Noszky (1909 - 1970) |
Okupo | |
Okupo | geologo |
Jenő Noszky [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1880 en Hungara reĝlando en Nagykereskény, kiu nun estas vilaĝparto de Krškany en Slovakio). Li mortis la 31-an de marto 1951 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Jenő Noszky akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1906. Post la diplomo li instruis en liceo en Supra Hungarujo. Ekde 1905 li regule faris geologiajn-geografiajn taskojn. Inter 1920-1942 li havis postenon en Hungara Nacia Muzeo, poste li pensiuliĝis. Li ricevis memormedalon en 1948. Li priskirbis diversajn specojn paleontologiajn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A Mátra hegység geomorphológiája (1927)
- A Cserhát hegység földtani viszonyai (1940)