Krškany, hungare Kereskény estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Levice.

Krškany situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Krškany situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas 5 km-ojn for.

Historio redakti

Krškany estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1242 en formo Keresken. En la 15-a jarcento la vilaĝo apartenis al fortikaĵo Léva. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Granda kaj Malgranda Kereskény. En 1910 loĝis en Malgranda Kereskény 246, en Granda Kereskény 421 da homoj, (en ambaŭ slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Bát, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis deportitaj laŭ Dekretoj de Beneš. La vilaĝoj unuiĝis en 1960. En 2001 loĝis tie 767 da homoj, (738 slovakoj, 18 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Granda Kereskény aŭ Nagykereskény naskiĝis:

En la iama Kiskereskény naskiĝis hungara agronomo Lajos Ordódy.