Jenő Tombor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tombor Jenő estis hungara oficiro, ministro, apotekisto, ĵurnalisto.

Jenő Tombor
Persona informo
Naskonomo Tombor Jenő Alfréd Elemér
Naskiĝo 3-an de marto 1880 (1880-03-03)
en Nitro, Departemento Nitra,  Aŭstrio-Hungario
Morto 25-an de julio 1946 (1946-07-25) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ludovica Military Academy
Okupo
Okupo oficiroĵurnalistopolitikisto
vdr

Jenő Tombor [1] naskiĝis la 3-an de marto 1880 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 25-an de julio 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Tombor lernis unue en Budapeŝto, poste li plulernis en Vieno. Li instruis militadon inter 1908-1912. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, poste la batalis por Hungara Sovetrespubliko havanta altajn rangojn. En 1920 li estis akuzita senrezulte, tamen li devis forlasi la armeon. Tial li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis diplomojn pri kemio kaj farmacio. En la 1930-aj jaroj li estis ĵurnalisto, en 1939 li skribis, ke Germanio ne venkos. En 1945 li estis elektita parlamenta deputito, krome li ĝismorte estis ministro pri defendo.

Fontoj redakti