Jenő Vángel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vángel Jenő estis hungara zoologo, instruisto, profesoro.

Jenő Vángel [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1864 en Perkáta, li mortis la 29-an de decembro 1917 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Vángel frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1886. Post siaj studoj li estis samloke asistanto de Tivadar Margó. Kelkfoje li studvojaĝis (ĉefe proprakoste) al institutoj, muzeoj de okcidenta Eŭropo. En 1892 li estis nomumita privata profesoro, post 4 jaroj vickatedrestro. En 1900 li ekinstruis en lernejo, post jardeko li estis lernejestro. Li okupiĝis komence pri papilioj, poste sponguloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok Kocsóc és környéke lepkefaunájához (1885)
  • Az édesvízi mohaállatok (1894 - premiita) [2]
  • Nagy Képes Természetrajz. Állattan (1899) - kunredaktoro
  • Természetrajz a népiskolák V. oszt. számára 70 ábrával (1906, 1908 - kun iu alia)

Fontoj redakti