Jesmyn Ward

usona verkisto

Jesmyn WARD (la 1an de aprilo 1977 en Berkeley, Kalifornio) estas usona verkisto kiu dufoje gajnis la Nacian Libropremion por Fikcio [1].

Jesmyn Ward
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1977 (1977-04-01) (47-jaraĝa)
en Berkeley
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Stanford
Universitato de Miĉigano Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
aŭtobiografo
verkisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, anglistiko kaj kreiva verkado Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Sing, Unburied, Sing ❦
Salvage the Bones ❦
Men We Reaped vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ward devenas de afrik-usona familio. Ŝi kreskis en la malgranda kampara Misisipa komunumo de DeLisle [2]. Post esti ĉikanita dum ŝiaj lernejaj jaroj fare de kaj ŝiaj nigraj samlernejanoj kaj poste de blankaj samklasanoj en privatlernejo, ŝi evoluigis amo-malamo-rilaton kun sia hejmurbo [3].

Ward studentiĝis ĉe la Universitato de Miĉigano en 2005 kun Majstro pri Belartoj (MFA) en kreiva verkado kaj revenis al Misisipo. Tie ŝi kaj ŝia familio travivis la okazaĵojn de Uragano Katrina en aŭgusto de tiu jaro. Dum tiu tempo, ŝia domo estis inundita, kaj ŝia posta fuĝo en la aŭto ne atingis ŝin tre malproksimen. En la fino, la tuta familio finis resti kun fremduloj. Post la uragano, Ward rekomencis sian laboron ĉe la Universitato de Nov-Orleano. Survoje al sia universitato, ŝi povis kompari la damaĝon suferitan de aliaj loĝantoj de la marborda regiono kun siaj propraj spertoj [4].

En 2008, la unua libro de Ward, Where the Line Bleeds, estis publikigita, kaj ŝi poste verkis sian premiitan libron, Salvage the Bones [5], kiu estis publikigita en la angla en 2011. Ŝia 2013 libro Men We Reaped traktas la sorton de ŝia frato kaj kvar aliaj junaj nigruloj kiuj perdis siajn vivojn en sia hejmurbo.

Ward estas lekciisto pri la angla en Universitato Tulane.  Antaŭ ŝia nomumo al profesoro, ŝi estis lektoro de kreiva verkado ĉe la Universitato de Suda Alabamo.

En 2017 al ŝi estis premiita stipendion MacArthur. En la sama jaro ŝi gajnis la Nacian Libropremion por la dua fojo por sia romano Sing, Unburied, Sing. La verko portretas afro-usonan familion en fikcia urbeto en Misisipo en la sekvo de Uragano Katrina. Dum la infanoj kreskas kun siaj geavoj, la patro estas en malliberejo kaj la patrino estas drogulo. Laŭ siaj propraj deklaroj, Ward volis verki romanon kiu estis en la tradicio de la klasikaj sudaj odiseoj kiel ekzemple La Vinberoj de Kolero, As I Lay DyingHuckleberry Finn, sed kun nigrula familio en la centro.

En 2019, Ward estis inkludita en la antologio de Margaret Busby New Daughters of Africa.

Ŝia edzo mortis pro severa spira malsano baldaŭ antaŭ la ekapero de la KOVIM-19-pandemio.

Verkaro

redakti
  • Where the Line Bleeds. Agate Publishing. 2008
  • Salvage the Bones. Bloomsbury Publishing, London 2011
  • Men we reaped : a memoir. Bloomsbury Publishing, London 2013
  • The Fire This Time. Essaysammlung. Simon & Schuster, 2016
  • Sing, Unburied, Sing. Roman. Scribner, 2017

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti