Jiří Brabenec

ĉeĥa verkisto

Jiří BRABENEC (naskiĝis la 25-an de majo 1911 - mortis la 19-an de junio 1983) estis ĉeĥa verkisto de scienc-fikcio, detektivaj kaj historiaj romanoj.

Jiří Brabenec
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1911 (1911-05-25)
en Nymburk
Morto 19-an de junio 1983 (1983-06-19) (72-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Alia nomo Eric Kraft • Jiří Zdeněk vd
Okupo ĵurnalistoverkistoinĝeniero • motorbiker • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li finfrekventis Maŝinistan Teknikan Mezlernejon en Kladno (1931), du jarojn li studis ĵurnalistikon ĉe Libera Lernejo de Politikaj Sciencoj en Prago. Li spertis plurajn profesiojn (maŝinriparisto, maristo, eksperimenta rajdisto de Jawa-motorciklo, teknika redaktoro). Post la milito li laboris kiel redaktoro de ĵurnalo kaj eldonejo Mladá fronta (Juna fronto, 1945-1951), poste ĝis emeritiĝo (1971) en la ĵurnalo Lidová demokracie (Popola demokratio). En 1961 li motorcikle vojaĝis al Proksima Oriento kaj kiel la unua homo traveturis la Sinajan dezerto sur motorciklo. Literature li debutis en 1943. Li verkis romanojn historiajn, sciencfikciajn, pri la nuntempo, detektivajn kaj ĵurnalismajn librojn.

Verkoj redakti

  • Syn bratra poslance (Filo de frato parlamentano, 1943)
  • Tisíc a jedno procento (Mil kaj unu procento, 1945)
  • Snadný případ (Facila kazo, 1948)
  • Pionýr pracuje s kovy (Junpioniro laboras per metaloj, 1953)
  • Velká proměna (Grandega ŝanĝiĝo, 1954)
  • Řeka osudu (La rivero de la sorto, 1957 - historia romano pri Václav Hájek)
  • Po stopách starých pověstí českých (Laŭ spuroj de antikvaj ĉeĥaj mitoj, 1959)
  • Tajemství Černé rokle (Mistero de Nigra Ravino, 1960)
  • ČSSR v kostce. Včera a dnes, doma a v cizině (Ĉeĥoslovakio eksprese. Hieraŭ kaj hodiaŭ, hejme kaj eksterlande, 1960, kun Zdeněk Veselý, Marian Wendt)
  • Dobrodružství v Eridanu (Aventuro en Eridan, 1961, kun Zdeněk Veselý)
  • Ohnivou pouští na Sinaj (Tra fajra dezerto al Sinajo, 1964)
  • Svědek ze Sínaje (Atestanto el Sinajo, 1967)
  • Stopa vede do Benátek (La spuro kondukas al Venecio, 1968)
  • Ochránce městských bran (Defendanto de la urbaj pordegoj, 1969 - historia romano pri Albrecht Rendl)
  • Záhada purpurového leknínu (Mistero de purpura nimfeo, 1969)
  • Pozlacené mříže. Příběh o vášních a zločinu (Orumita krado. Rakonto pri pasioj kaj krimo, 1969, kun Zdeněk Veselý)
  • Ještě jednu sklenku, pane (Ankoraŭ unu glason, sinjoro, 1971, 1991)
  • Příliš mnoho dvojníků (Tro multe da sozioj, 1971)
  • Tržní ceny krasavic (Merkataj prezoj de belulinoj, 1992)

Eksteraj ligiloj redakti