Jiří Drahoš

ĉeĥa sciencisto, ĥemiisto kaj prezidenta kandidato

Prof. Ing. Jiří Drahoš, DrSc., dr. h. c. mult. (* 20-a februaro 1949 Český Těšín) estas ĉeĥa sciencisto, ĥemiisto kaj sendependa kandidato en la baloto por la prezidento de Ĉeĥio. Sian decidon anoncis je la 28-a de marto 2017 en Jablunkov.[1] Inter jaroj 2009 kaj 2017 li estis prezidanto de Akademio de Sciencoj de Ĉeĥio. En la unua raŭndo li ricevis 26,6 % da rajtigitaj voĉdonantoj (1 369 601 voĉoj) kaj tiel avancis en la duan raŭndon kun Miloš Zeman, kiu ricevis 1 985 547 da voĉoj (38,56 % da rajtigitaj voĉdonantoj).[2] En ĝi li ricevis 2 701 206 da voĉoj (48,63 % da rajtigitaj voĉdonantoj) kaj tiel li ne venkis[3].

Jiří Drahoš
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1949 (1949-02-20) (75-jaraĝa)
en Jablunkov,  Ĉeĥoslovakio
Lingvoj ĉeĥaanglagermanarusapola
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Altlernejo de Kemi-Teknologio ĉe Prago • Universitato de Hanovro • Czechoslovak Academy of Sciences
Familio
Edz(in)o Eva Drahošová
Infanoj 2
Okupo
Okupo pedagogokemiistopolitikistoinstruistosciencisto
TTT
Retejo https://www.jiridrahos.cz
vdr

Persona vivo redakti

Jiří Drahoš estas edziĝinita. Kun sia edzino Eva (* 1951) li havas du filinojn, Radka (* 1979) kaj Lenka (* 1981).[4].

Referencoj redakti

  1. https://www.lidovky.cz/byvaly-predseda-akademie-ved-drahos-ohlasil-kandidaturu-na-preziden-116-/zpravy-domov.aspx?c=A170328_182050_ln_domov_mpr
  2. https://volby.cz/pls/prez2018/pe2?xjazyk=CZ
  3. https://www.volby.cz/pls/prez2018/pe2?xjazyk=CZ
  4. Zdroj pro data narození rodinných příslušníků: Michael Třeštík, Kdo je kdo v České republice na přelomu 20. století, Agentura Kdo Je Kdo, 1998.

Ligiloj redakti