Jindřich Plachta

ĉeĥa aktoro kaj verkisto

Jindřich Plachta (propranome Jindřich Šolle), naskiĝinta la 1-an de julio 1899 en Plzeň, mortinta la 6-an de novembro 1951, estis ĉeĥa aktoro kaj verkisto.

Jindřich Plachta
Persona informo
Naskonomo Jindřich Šolle
Naskiĝo 1-an de julio 1899 (1899-07-01)
en Plzeň
Morto 6-an de novembro 1951 (1951-11-06) (52-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo aktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Plzeň, kie lia patro estis okupita kiel oficisto en tieaj Škoda-uzinoj. Mallongtempe post tio la tuta familio forveturis Rusion, kie Šolle akiris interesan laborvalidigon - en bierfarejo. Sed abiturientan ekzamenon Jindřich metis hejme, en komerca akademio en Plzeň. Dum studadoj en tiu ĉi lernejo Jindřich akiris krom apartenanta klereco ankaŭ kromnomon "plachta" laŭ pelerino, kiun kudris al li lia patrino kaj kiu irante flirtis post li. Li poste transportis tiun ĉi kromnomon post la studoj en sian artistan vivon kaj li uzis ĝin kiel pseŭdonomon. Ĉar lia patro havis por artistaj inklinoj de sia filo neniajn komprenojn kaj li volis havi el li oficiston, Jindřich laboris unue kiel oficisto de Praga banko kaj ankoraŭ en la komencoj de sia agado dumvespere li ludis teatron, dum dumtage li estis en kancelario de sia oficejo. Ekde la jaro 1927, post antaŭtempa emeritiĝo pro sanstatoj, li dediĉis sin al teatro profesie.

En memoroj de filmaj spektantoj li estas enskribita precipe kiel reprezentanto de nekoncentriĝintaj profesoroj, afablaj onkloj aŭ karakterizaj servistoj kaj valetoj. Sed lia aktora listo estas multe pli vasta.

En la filmoj li plejparte sekundis al ceteraj komikuloj aŭ li estis parto de komika duopo kun Jaroslav MarvanLadislav Pešek. Li rare ĝisatendis ĉefrolon.

Jindřich Plachta ŝatis infanojn, li verkis por ili vicon da humoraj skizoj kaj libroj, el kiuj la polej konata estas okazintaĵo de ĝirafo en lu-domo Pučálkovic Amina.