Johann Gottlieb Gleditsch (eldonisto)

Johann Gottlieb Gleditsch estis germana libristo kaj eldonisto, filo de Johann Friedrich Gleditsch kaj Catharina Margarethe Gleditsch (1647-1720). Li estis edzo de Anna Magdalena Gleditsch (1696-1718), frato de Johann Gottlieb Gleditsch la 2-a (1682-1711) kaj patro de Johann Friedrich Gleditsch la 3-a (1717-1744).[1].

Johann Gottlieb Gleditsch
(1688-1738)
Bildo de la eldonisto Johann Gottlieb Gleditsch.
Bildo de la eldonisto Johann Gottlieb Gleditsch.
Persona informo
Naskiĝo 18-a de junio 1688
en Lepsiko, Germana regno
Morto 25-a de aŭgusto 1738
en Lepsiko, Germana regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo eldonisto vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gleditsch eklaboris en la librovendejo kaj eldonejo de sia patro en 1711 e okaze de la morto de lia frato, li administris ĝin. En tri jaroj, la granda katalogo de la eldonejo publikigis aldonan suplementon kun 58 paĝoj. En 1733, li transdonis la verkon Kompendiöses Gelehrten-Lexikon al Christian Gottlieb Jöcher kaj en 1732 li pasis la redaktadon de la Acta Eruditorum en la manojn de sia nevino Friedrich Otto Mencke (1708-1754).

Krom verkoj pri juro kaj teologio, Gleditsch publikigis sennombrajn sciencajn kaj teknikajn titolojn, genealogiajn tabelojn de sia bopatro Johan Schleusing. Post la morto de Gleditsch, lia sola filo Johann Friedrich Gleditsch la 3-a (1717-1744) ekprenis la administradon kaj aĉetis la librovendejon de Thomas Fritsch en la 9-a de novembro 1741, tiele kunigante la du filiojn de la entreprenoj fonditaj de Thomas Schürer.

Post la antaŭtempa morto de Johann Friedrich la 3-a, lia energia vidvino, Christiane Henriette, ekprenis la komandon de la entrepreno. En la eldona branĉo, la entrepreno Johann Friedrich Gleditsch estis iom post iom preterpasita de Weidmann post 1760. Post la morto de la filoj de Christiane Henriette, la entrepreno pasis al la fratoj von Welck.

Nome de la heredintoj, Karl Wolfgang Senjoro de Welck vendis ĝin al Karl Friedrich Enoch Richter (1778-1834) en la 1-a de januaro 1806, kiu tenis la antikvan nomon kaj ankaŭ aĉetis la Heinsius Eldonejo en 1810. Post diversaj ŝanĝoj de propraĵoj, la eldonejo, estis vendata al FA Brockhaus en la 16-a de novembro 1831. Kaj venis al la fino la antikva entrepreno. https://www.deutsche-biographie.de/gnd128713488.html#ndbcontent

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti