Johann Ludwig Gleditsch

Johann Ludwig Gleditsch estis germana eldonisto kaj librovendisto, filo de Georg Gleditsch (1615-1665)[2], frato de Johann Friedrich Gleditsch kaj samtempulo de Moritz Georg Weidmann la Juna kaj Thomas Fritsch.

Johann Ludwig Gleditsch
(1663-1741)
Die liebenswürdige und galante Noris, verko eldonita en1711, en Lepsiko.
Die liebenswürdige und galante Noris, verko eldonita en1711, en Lepsiko.
Persona informo
Naskiĝo 24-a de marto 1663[1]
en Eschdorf, Dresdeno, Germana regno
Morto 20-a de januaro 1741
en Lepsiko, Germana regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo eldonisto • librovendisto vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Gravuraĵo de Johann Ludwig Gleditsch fare de Johann Christoph Sysang (1703-1757) laŭ Ismael Mengs (1688-1764)

Johann Ludwig Gleditsch lernis librokomercon en la kompanio de Johann Friedrich Fritsch (1635-1680), kies tiama administranto estis lia frato Johann Friedrich Gleditsch. En 1693, li vojaĝis al Nederlando, en 1694 li edziĝis al la vidvino de Moritz Georg Weidmann, kiu mortis unu jaron antaŭe, kaj tiele li ekadministris la librovendejon Weidmann nome de la filo de la fondinto, kiu ankoraŭ estis neplenaĝa.

La libroj de la kompanio aperis ĝis 1717 sub la nomo de la eldonisto “Johann Ludwig Gleditsch kaj Moritz Georg Weidmann” kun la monogramo J. L. G. En 1717, Glediĉo transdonis la entreprenon al la pli juna Moritz, kiu tiam iĝis partnero en 1713.

La administrado de la eldonejo far Glediĉo estis sendube plensukcesa. La eksterordinara kvanto da 826 titoloj montras tion. Glediĉo publikigis vastan gamon el la plej famaj romanverkistoj el la lastaj jaroj de la 17-a jarcento kaj unuaj jaroj de la 18-a jarcento, tiaj kiaj Heinrich Anselm von Ziegler und Kliphausen (1663-1697), August Bohse (1661-1742) kaj Georg Christian Lehms (1684-1717). Krom tio, li publikigis la unuan eldonon de la germana eldono pri la Rakontoj de la Mil kaj Unu Noktoj (1705 kaj sekvaj) kiel Mil kaj Unu kvaronhoro (1716-1717), per kiuj Thomas Simon Gueulette (1683-1766) donis sekvecon al la sukcesa titolo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti