Moritz Georg Weidmann la Juna

germana eldonisto kaj librovendisto (1686-1743)

Moritz Georg Weidmann la Juna estis germana eldonisto kaj librovendisto, filo de Moritz Georg Weidmann la Maljuna. Lia patro mortis kiam li estis sepjara kaj li estis adoptita de Johann Ludwig Gleditsch, kiu edziĝis al lia patrino Maria Gleditsch Sacer (1658-1724).[1]. Weidmann administris la librejon inter 1694 kaj 1717 kaj igis ĝin konsidere prospera kun publikaĵo de 826 novaj libroj, kiu estis rekordo por tiu epoko.

Moritz Georg Weidmann
(1686-1743)
La Nova Testamento publikigita de la juna Weidmann en 1718.
La Nova Testamento publikigita de la juna Weidmann en 1718.
Persona informo
Naskiĝo 23-a de januaro 1686
en Lepsiko, Germana regno
Morto 3-a de majo 1743
en Dresden, Germana regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo eldonisto vd
Aktiva en LeipzigFrankfurto ĉe Majno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Weidmann la Juna ekadministris la eldonejon kiu tiuepoke nomiĝis Johann Ludwig Gleditsch & Moritz Georg Weidmann. Glediĉo donis bonan instruon al sia duonfilo, kaj por gradiĝi, li sendis la protektiton al Nederlando, kie li mem estis studinta juron. Glediĉo publikigis aŭtorojn tiaj kiaj Christian Fürchtegott Gellert (1715-1769), Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781) kaj aliaj. Weidmann la Juna ekadministris la eldonejon en 1713, kiel sociano, kaj tute prenis la kontrolon en 1717, post kiam la eldonejo Glediĉo iĝis prospera entrepreno.

Weidmann ekspandis la eldonejon kaj fondis filiojn en la eksterlando. Li ĝuis brilan reputacion kaj Aŭgusto la forta nomumis lin Pola Reĝa Konsilisto kaj agento de la Saksa Elektokortego. Li ankaŭ estis agento de la Saksa-gota Princo en Lepsiko. Ĉar Weidamann ne lasis filon tiam kiam li mortis en 1743, la negoco ekpartenis al lia vidvino kaj lia sola filino Marie Louise. Philipp Erasmus Reich (1717-1787) estis lerta entreprenisto kaj bonsucekse donis daŭrecon al lia eldonejo.

 
Gravuraĵo farita de Johann Friedrich Rosbach (1700-1749) laŭ Adam Manyoki (1673-1757)

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti