Johann Gottlieb Gleditsch (botanikisto)
Johann Gottlieb Gleditsch estis germana botanikisto, apotekisto, kemiisto kaj kuracisto, pioniro en esploroj pri plantaj sekseco kaj reproduktado. Unu genro de planto, la Glediĉio estis nomita liaomaĝe far Karolo Lineo (1707-1778) en 1753.
Johann Gottlieb Gleditsch (1714-1786) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana botanikisto kaj kuracisto.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-a de februaro 1714 en Lepsiko, Elektoprinclando Saksio | ||||
Morto | 5-a de oktobro 1786 en Berlino, Reĝlando Prusio | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Elektoprinclando Saksio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Berlino Universitato de Frankfurto ĉe Odro Botanika ĝardeno de Sankta Peterburgo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto verkisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiJohann Gottlieb Gleditsch estis filo de urbomuzikisto Johann Caspar Gleditsch (1684-1747)[1] kaj lia edzino Anna Sophia Müller (m. 1749). Inter 1728 kaj 1735, li studis filozofion kaj medicinon en la Universitato de Lepsiko, kie li ricevis sian doktorecon en 1732. Tiuepoke lia profesoro pri botaniko estis Johann Ernst Hebenstreit (1703-1757), al kiu li reprezentis inter 1731 kaj 1735 kiel kontrolisto de la Akademia botanika ĝardeno.
Ĉirkaŭ 1730 Georg Friedrich von Zieten (1689-1769) prizorgis kune kun Johann Gottlieb Gleditsch en Trebnitz la starigon de la botanika ĝardeno surbaze de la modela Hortus Botanicus de Lejdeno. Laŭ la Catalogus plantarum eldonita de Glediĉo, en 1737, estis 3025 specioj kaj subspecioj de malvarmaj kaj varmaj domplantoj en ĉi tiu ĝardeno, tiel kiel bananoj, ananasoj kaj kafo, bulboj kaj lignaj plantoj.
En 1735 li aktivis kiel asistanto de la D-ro Haenel kiu estis praktika kuracisto en Annaberg. Ĉirkaŭ 1737, li sukcesis postenon en la Kuracista Kirurgia Kolegio de Berlino kaj en 1740 li iĝis distrikta kuracisto en Lebus. En 1742 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurto ĉe Odro, tie kie li prelegis pri fiziologio kaj medicina botaniko.
La 16-an de aprilo 1744 li edziĝis al Anna Theodora Waltherinn, kiu donis al li sep infanojn, inklude de kvar filoj, du el kiuj antaŭtempe mortis kaj tri filinoj. En tiu sama jaro, Glediĉo iĝis titola membro de la Akademio pri Sciencoj de Berlino, kaj ankaŭ ano de la Leopoldina akademio.
En 1746, li iĝis dua profesoro (pri anatomio, botaniko kaj kuracista lernobjekto) de la Kuracista Kirurgia Kolegio kaj direktoro de la Botanika Ĝardeno de Berlino, kie poste li faris eksperimentojn pri la sekseco de la plantoj, la rolo de la insektoj en polenado kaj la influo de la klimataj faktoroj sur la plantoj. En tiu sama jaro, oni proponis al li laboron ĉe la Botanika Ĝardeno en Sankt-Peterburgo kontraŭ salajro je 2 mil rubloj, kiuj estis pliigitaj de Frederiko la 2-a al 200 Reichsthaler[2]
Glediĉo iĝis fama pro sia Berolinense experimentum: en la botanika ĝardeno estis ina daktilujo, kiu neniam estis fruktodona kaj estis akirita de la soldata reĝo. En aprilo 1749, Glediĉo alportis la florantan branĉon de maskla daktilujo al Berlino de lia hejmurbo Lepsiko el la loka botanika ĝardeno. Li uzis ĝin por poleni la florojn de la palmo, kiuj kelkajn monatojn poste donis unuafoje riĉajn fruktojn.
Per ĉi tiu eksperimento li montris la ambaŭsekseman reproduktadon de la plantoj. En la periodo de 1754 ĝis 1764 li dediĉis sin ekskluzive al siaj publikaj instruaj postenoj. En 1770 li ankaŭ prelegis pri arbarscienco en la nove fondita forstista lernejo. En 1773 li fariĝis plena membro de la Societo de Amikoj de Naturaj Sciencoj en Berlino. En 1780 Gleditsch fariĝis membro de la komisiono de la kortumaj apotekistoj en Berlino.
Li ankaŭ estis la kontrolisto de la kabineto pri natura historio de la akademio, kiu troviĝis en la turo de la Berlina observatorio. En 1776 li estis honora membro de la Rusia Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo. Glediĉo bonege laboris kiel instruisto kaj estis unu el la unuaj, kiuj donis al forstado sciencan bazon.
Verkaro
redakti- Systematische Einleitung in die neuere aus ihren ..., 1775
- Methodus fungorum: exhibens genera, species et varietates, 1753
- Systema plantarum a flaminum situ, 1764
- Utri systematum an Tournefortiano an Linnaeano potiores ..., 1742
- Consideratio Epicriseos Siegesbeckianae in Linnaei systema ..., 1740
- Resp. De potûs Cofe abusu, catalogum morborum augente. Præs. ..., 1733
- De potus cofe abusu, catalogum morborum augente, 1733
- Vaniloquentiae botanicae specimen, a M. Io. Gottlieb ..., 1741
- Joh. Gottlieb Gleditsch, Lips. Phil. & Med. Doct. & Med. ..., 1743
- Caroli Linnaei philosophia botanica in qua explicantur ..., 1780
- D. Johann Gottlieb Gleditsch, Königl. Preußischen ..., 1787
- Consideratio epicriseos Siegesbeckianae in Linnaei systema ..., 1740
- D. Johann Gottlieb Gleditschs ... Betrachtung über die ..., 1769
- Diss. inaug. de methodo botanica, dubio et fallaci virtutum, 1742