Johanna ROLLAND, naskiĝinta la 11-an de majo 1979 en Nantes[2] (Loire-Atlantique, en Francio) estas franca politikistino kaj la nuna urbestrino de Nantes, unua virino por regi tiun Konsilion kaj unu el la sep virinoj urbestroj de urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj[3]. Membro de la Nacia Konsilio de la Socialisma Partio, ŝi estis, antaŭ sia elekto, adjunkto de la urbestro de Nantes Patrick Rimbert. Ŝi estas ankaŭ prezidantino de Nantes Métropole[4] kaj de Metropola Poluso Nantes - Saint-Nazaire[5].

Johanna Rolland
Persona informo
Naskiĝo 11-a de majo 1979
en Nantes, Loire-Atlantique (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Sciences Po Lille vd
Partio Socialisma Partio
Profesio
Okupo politikisto • Class A official • cadres de la fonction publique vd
Laborkampo politiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidantino de Nantes Métropole
Dum 16-a de aprilo 2014
Antaŭulo Gilles Retière
Unua adjunkto de la urbestro de Nantes
Dum 21-a de junio 20124-a de aprilo 2014
Antaŭulo Patrick Rimbert
Sekvanto Pascal Bolo[1]
Departementa konsiliano de Loire-Atlantique
(elektita en la kanton Nantes-11)
Dum 31-a de marto 20114-a de aprilo 2014
Antaŭulo Patrick Mareschal
Sekvanto Ali Rebouh
Urbestro de Nantes
Dum ekde la 4-a de aprilo 2014
Antaŭulo Patrick Rimbert
Sekvanto -
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Origino kaj familia vivo redakti

Filino de patrino instruisto kaj patro banklaboristo kaj sindikatisto, de kiuj ŝi heredis sian politikan pozicion[6], Johanna Rolland estas la pla plej aĝa el tri filinoj. Ŝi edziniĝis kaj estas patrino de du infanoj.

Politika kariero redakti

Elektita en la Municipa Konsilio de Nantes en 2008, ŝi estis elektita kiel vicurbestro komisiita pri edukado kaj junularo.

En junio 2012, Jean-Marc Ayrault estis nomumita ĉefministro, lia unua vicurbestro Patrick Rimbert fariĝis urbestro. Tiam la Municipa Konsilio elektis Johanna Rolland kiel novan unuan vicurbestron komisiita pri edukado, junularo, grandaj urbaj projektoj kaj urba politiko[7]. Ŝi laboris pri strukturaj projektoj kun la loĝantoj : la granda urba projekto Malakoff, la granda surtuta projekto Bellevue, la insulo de Nantes kaj la kvartalo Création.

En majo 2013, Patrick Rimbert anoncis ke li ne kandidatiĝos por nova mandato de urbestro okaze de la municipaj balotoj de marto 2014[8]. Johanna Rolland tiam estis elektita per la partio por estri la socialisman liston[9]. En la dua balotvico, la 30-an de marto 2014, la maldesktra listo, kiun ŝi gvidas akiris aksolutatn plimulton kun 56,21 % de la voĉoj kaj akiris 51 el la 65 seĝojn en la Municipa Konsilio[1], kaj 38 el la 48 seĝoj por Nantes en la komunumara Konsilio de Nantes Métropole, kiu enhavos 97 membrojn pro la nova leĝo de la 27-a de januaro pri modernigo de la publika teritoria agado kaj firmigo de de metropoloj[10],[11]. La 4-an de aprilo 2014 la nova Municipa Konsilio elektis ŝin kiel novan urbestron[12]. Samtage, ŝi demisiis kiel departementa konsiliano[13].

La 16-an de aprilo 2014, ŝi estis elektita prezidanto de Nantes Métropole per 61 voĉoj kontraŭ 35 al Jean-Guy Alix, kandidato de la desktrismaj kaj centrismaj elektitoj[4]. La 26-an de majo 2014, ŝi estis elektita prezidantino de Metropola Poluso Nantes - Saint-Nazaire[5].

Socialisma partio redakti

Johanna Rolland estas :

  • membro de la nacia Konsilio de la socialisma partio[14],
  • membro de la estraro de la socialisma partio de Loire-Atlantique[15].

Detalo de mandatoj kaj oficoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Composition du conseil municipal de la Ville de Nantes. Alirita aprilon 2014..
  2. Le parcours de Johanna Rolland de l'enfance à la candidature, http://johannarolland.fr/nantesadelavenir/. Arkivita el la originalo je 2014-03-16. Alirita 2014-07-27.
  3. Antaŭ 70 jaroj, la francinoj konkeris la voĉdonrajton - artikolo de gazeto "Sud Ouest" de la 21-a de aprilo 2014.
  4. 4,0 4,1 Urbeca komunumaro. Johanna Rolland, prezidantino de Nantes Métropole - artikolo de gazeto "Ouest-France" de la 16-a de aprilo 2014.
  5. 5,0 5,1 La Metropola Poluso havas novan prezidanton Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine - artikolo de maville de la 26-a de majo 2014.
  6. Un entretien avec Johanna Rolland.
  7. J. Rolland, unua vicurbestro, « ŝi iros alten », sur gazeto Ouest-France (alirita la 31-an de marto 2014).
  8. Nantes. La urbestro Patrick Rimbert ne rekandidatiĝos por la municipaj balotoj de 2014 - Artikolo de gazeto "Presse-Océan" de la 21-a de majo 2013.
  9. « Johanna Rolland estas oficiale la kandidato PS por la urbodomo de Nantes »- Artikolo de gazeto "L'Express" de la 28-a de junio 2013.
  10. Rezultoj de la 1-a balotvico por Nantes oficiala interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
  11. « Sindeteno, kresko de la dekstro : la instruoj de la balotoj en Nantes[rompita ligilo] », gazeto "Metronews", la 31-an de marto 2014
  12. [1] Arkivigite je 2014-04-04 per la retarkivo Wayback Machine - artikolo de gazeto "Libération" (alirita la 4-an de marto 2014)
  13. [2] Arkivigite je 2019-07-01 per la retarkivo Wayback Machine - artikolo de gazeto "Presse-Océan" de la 4-a de aprilo 2014.
  14. La nacia Konsilio Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, sur parti-socialiste.fr (alirita la 31-an de marto 2014).
  15. estraro de la socialisma partio - Federacio de Loire-Atlantique Arkivigite je 2014-03-31 per la retarkivo Wayback Machine, sur ps44.fr (alirita la 31-an de marto 2014).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti