Jan Antonides van der Linden

nederlanda kuracisto, botanikisto kaj bibliotekisto

Johannes Antonides van der Linden estis filo de la rektoro de la Latina Lernejo Antonius Hendrikszoon van der Linden (1570-1633) kaj tie li studis sub la zorgoj de sia onklo Henricus Antonides Nerdenus (1546-1614). Post du jaroj li translokiĝis al la Latina Lernejo el Enkhuizen, kies rektoro estis Willem van Nieuwenhuizen. En la 23-a de oktobro 1625 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno, kie li kompletigis sian komencan studon pri naturhistorio kaj filozofio sub la zorgoj de Gilbert Jachaeus (1578−1628) kaj Franciscus Burgersdicius (1590-1635).

Johannes van der Linden
Nederlanda kuracisto, botanikisto kaj bibliotekisto
Nederlanda kuracisto, botanikisto kaj bibliotekisto
Persona informo
Naskiĝo 13-a de januaro 1609
en Enkhuizen,  Nederlando
Morto 5-a de marto 1664
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj nederlandalatina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Franeker
Familio
Edz(in)o Helena Grondt vd
Profesio
Okupo bibliotekistobotanikisto • universitata instruisto • kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pli malfrue li komencis siajn studojn pri medicino kie li ĉeestis la lecionojn de Otto Heurnius, Ewaldus Schrevelius, Adrianus Falcoburgius (1581−1650) kaj Adolphus Vorstius. Menelaus Winsemius (1591−1639) ankaŭ estis lia profesoro kaj en la 19-a de oktobro 1630 li ricevis sian diplomon pri doktoreco defendante la tezon De virulentia venerea. En aŭgusto 1639 li estis nomumita profesoro pri Anatomio kaj Botaniko en la Universitato de Franeker. En la 26-a de novembro 1639 li faris sian enkondukan paroladon De medico futuro (Pri la estonta kuracisto) kaj en 1643/1644 li fariĝis rektoro kaj en 1648 bibliotekisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti