Gilbertus Jacchæus

skota aristotela filozofo, profesoro pri filozofio kaj fiziko en la Universitato de Lejdeno
(Alidirektita el Gilberti Jacchaei)

Gilbertus Jacchæus (jen latine, la aŭtora formo Gilberti Jacchæi foje uzata en libroj pri li estas genitiva formo, angle Gilbert Jack, 1578-1628) estis skota aristotela filozofo, profesoro pri filozofio kaj fiziko en la Universitato de Lejdeno, lernanto de Robert Howey (1565-1647)[1] en la Kolegio de Sankta Maria. Dum kelka tempo li studis en la Fakultatoj de Herborn kaj Helmstedt, kaj instigita de la famo de la Universitato de Lejdeno, li tien translokiĝis kaj ricevis postenon kiel profesoro en 1604. Oni diras ke li estis la unua instruinta metafizikon en tiu universitato. Dum tiu tempo, kiun li instruis en Lejdeno, kie li studis medicinon kaj diplomiĝis kiel doktoro en 1611.

Gilbertus Jacchæus
(1578-1628)
Skota filozofo kaj profesoro pri fiziko en la Universitato de Lejdeno.
Skota filozofo kaj profesoro pri fiziko
en la Universitato de Lejdeno.
Persona informo
Naskiĝo 1578
en Aberdeen,   Skotlando
Morto 17-a de aprilo 1628
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Alma mater Universitato de Helmstedt
Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo filozofo • etikisto • fizikisto • retorikisto • natursciencisto • teologo • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofionaturscienco vd
Aktiva en Leiden vd
Doktoreca konsilisto Duncan Liddel • Jacobus ArminiusMatthias Martinius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektitaj verkaĵoj redakti

  • "Institutiones Physicae, Juventutis Lugdunensis Studiis potissimum dicatae," (1612), dediĉita al Matthias van Overbeke (1584-1638) kaj konsistanta el 9 jenaj libroj:
    • Enkonduko
    • De Natura
    • De Motu
    • De Tempore
    • De Caelo
    • De Corpore Misto
    • De Meteoris
    • De Anima
    • De Anima Rationali
  • Primae Philosophiae Institutiones (1616)
  • Institutiones Medicae (Kuracistaj institucioj, 1624)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti