Johannes Fastenrath

germana verkisto

Johannes FASTENRATH (naskiĝinta la 3-an de majo 1839 en Remscheid, mortinta la 16-an de marto 1908 en Kolonjo) estis germana verkisto kaj juristo.

Johannes Fastenrath
Persona informo
Naskonomo Johannes Fastenrath
Naskiĝo 3-an de majo 1839 (1839-05-03)
en Remscheid
Morto 16-an de majo 1908 (1908-05-16) (69-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj hispanagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Luise Fastenrath vd
Profesio
Okupo lingvistotradukisto • poeto-juristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Fastenrath iĝis, post studoj de jurscienco en Bonn, Heidelberg, Munkeno, Berlino kaj Parizo, aŭskultisto en Kolonjo por baldaŭ poste forlasi karieron juran. Translokiĝinte al Kolonjo li tute dediĉis sin je verkado. En 1864 li restis dum kvar monatoj en Hispanio kie li entuziasmiĝis ege pri tiu ĉi lando, ĝiaj popoloj, historio kaj literaturo.

Fastenrath tradukis en la germanan lingvon la komedion de Manuel Juan Diana »Rezept gegen Schwiegermütter« (2a eldono berlina de 1872) kaj liveris serion da lirikaj antologioj kun libere imitantaj tradukoj de malnovaj kaj novaj hispanlingvaj poeziaĵoj: »Ein spanischer Romanzenstrauß« (Leipzig 1866), »Klänge aus Andalusien« (Leipzig 1866), »Die Wunder Sevillas« (Leipzig 1867), »Hesperische Blüten« (Leipzig 1869), »Immortellen aus Toledo« (Leipzig 1869). Al tio aniĝis pli malfrue »Das Buch meiner spanischen Freunde« (Leipzig 1871) kaj »Stimmen der Weihnacht«, kantoj laŭ Ventura Ruiz Aguilera (Leipzig. 1880). Pro la poemoj li laŭditis en Hispanio en 1869 dum la dua vojaĝo tien kaj ricevis multajn honorojn.

Dum la Francia-Prusia Milito li publikigis en 1870 militajn kaj venkajn kantojn ĉe »Den deutschen Helden von 1870« (6a eldono, Leipzig 1871. En la hispana eldonitis de li »Pasionarias de un Alemán-Español« (1872), priskribo de la pasiono-ludo de Oberammergau, kaj »La Walhalla y las glorias de Alemania« (1872ss.), galerion da elstaruloj germanaj de la ĥeruska tribestro Arminius ĝis imperiestro Vilhelmo.

Jen aliaj verkoj de li: »Calderon de la Barca« (Leipzig 1881) und »Calderon in Spanien« (Leipzig 1882); »Von Hochzeit zu Hochzeit. Lieder aus sonnigen Tagen« (Wien 1883); »Granadinische Elegien« (Leipzig 1885); »Die zwölf Alfonsos von Kastilien«, historischer Romanzenzyklus (Leipzig 1887). »Katalanische Troubadoure der Gegenwart« (Leipzig 1890); »Figures de l'Allemagne contemporaine«, kolekto da eseoj el malenlandaj periodaĵoj (Parizo 1887); »Christoph Columbus. Studien zur 4. Centenarfeier etc.« (Dresdeno 1895). Menciindas krome lia tradukaĵoj de dramoj laŭ Echegaray; Balaguers Trilogie »Die Pyrenäen« (Leipzig 1892); »Luther im Spiegel spanischer Poesie. Bruder Martins Vision« (laŭ Gaspar Núñez de Arce, 2a eldono, Leipzig. 1881); komedioj de Bretón de los Herreros (Dresdeno 1897) kaj de Zorrilla »Don Juan Tenorio« (Dresdeno 1898). En 1899 festitis la unuan fojon en Kolonjo, laŭ la instigoj de Fastenrath, ludoj nome »Blumenspiele«.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 348 (surrete)

Literaturo redakti

  • Trost Karl-Heinz, «Johannes Fastenrath y sus amigos españoles», Anuari de filologia. 1991, 14 (2): 123-130.
  • Hildegard Schmökel: «Johannes Fastenrath, ein Freund Spaniens aus Köln», Jahrbuch des kölnischen Geschichtsvereins (JbKölnGV) 42/1968; 189-198.
  • Ernst Hirsch: «Johannes Fastenrath und die württembergischen Waldenser»", Zeitschrift für Württembergische Landesgeschichte (ZWLG), Jg. XXX, Heft 2. Stuttgart: W. Kohlhammer Verlag, 1970; 408-411.
  • Titus Heidenreich: «Johannes Fastenrath und Mexiko. Themen und Folgen der Briefe (1889 ff.) von Otto Engelbert Freiherr von Brackel (1830-1903)», en: Manfred Tietz (eld.): Das Spanieninteresse im deutschen Sprachraum. Beiträge zur Geschichte des Hispanistik vor 1900. Frankfurt am Main: Vervuert Verlag, 1989 (Edition der Iberoamericana III, 27).
  • Ursula Vones-Liebenstein: «Johannes Fastenrath (1839-1908)», Reinische Lebensbilder volum 12, Köln/Bonn 1991, 157-178.