John Mayall & the Bluesbreakers

John Mayall & the Bluesbreakers estis angla bando de bluso kaj rok-muziko, estrita de la kantisto, kantoverkisto, kaj mult-instrumentisto John Mayall. Kvankam ili neniam produktis radio-elsendita sukceso de si mem, la plej granda heredo de la Bluesbreakers estis lulilo por la britaj muzikistoj de bluso kaj roko. Multaj el la plej bone konataj bandoj en Britio en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj havis membrojn kiuj derivas el la Bluesbreakers, kio formis la fondon de la Brita bluso kiu ankoraŭ aperas forte en la klasika rok-radio. Inter tiuj devenaj el Bluesbreakers estas Eric Clapton kaj Jack Bruce (poste de Cream), Peter Green, Mick Fleetwood, kaj John McVie (kiu formos Fleetwood Mac), Mick Taylor (ano de Rolling Stones), Aynsley Dunbar (Frank Zappa kaj The Mothers of Invention), kaj multnombraj aliaj muzikistoj.

Mayall en 1970.

Mayall uzis la bandonomon inter 1963 kaj 1967, sed poste li forlasis ĝin dum ĉirkaŭ dekkvin jaroj. Tamen, en 1982 oni anoncis revenon de la bando nome 'Return of the Bluesbreakers', kaj tiu nomo estis uzata ĝis la bando denove dissolviĝis en 2008. La nomo iĝis ĝenerala, sen klara distingo inter diskoj kiuj estis laŭnome atribuitaj al Mayall sola kaj diskoj kiuj estis laŭnome atribuitaj al Mayall kaj al lia bando.

Anoj redakti

Gitaristoj
  • Eric Clapton
  • Kal David
  • Roger Dean (mortis 2008)
  • Peter Green
  • Geoff Krivit
  • Harvey Mandel
  • Jon Mark
  • Coco Montoya
  • Randy Resnick
  • Freddy Robinson (mortis 2009)
  • Mick Taylor
  • Walter Trout
  • Rick Vito
  • Bernie Watson
  • John Weider
  • Buddy Whittington
Drumistoj
  • Colin Allen
  • Aynsley Dunbar
  • Mick Fleetwood
  • Hughie Flint
  • Keef Hartley (mortis 2011)
  • Jon Hiseman (mortis 2018)
  • Paul Lagos
  • Soko Richardson (mortis 2004)
  • Joe Yuele
Basistoj
  • Jack Bruce (mortis 2014)
  • Andy Fraser (mortis 2015)
  • Victor Gaskin (mortis 2012)
  • John McVie
  • Tony Reeves
  • Larry Taylor
  • Steve Thompson [1]
  • Hank Van Sickle
  • Ricky Cortes
Aliaj muzikistoj
  • Johnny Almond - fluto, saksofono (mortis 2009)
  • Chris Barber - trombono
  • Ronnie Barron - piano (mortis 1997)
  • Paul Butterfield - harmoniko (mortis 1987)
  • Don "Sugarcane" Harris - violono (mortis 1999)
  • Derek Healey - trumpeto
  • Dick Heckstall-Smith - tenorsaksofono, sopranosaksofono (mortis 2004)
  • Red Holloway - tenorsaksofono (mortis 2012)
  • Rip Kant - baritonsaksofono
  • Henry Lowther - korneto, trumpeto, violono
  • Chris Mercer - tenorsaksofono, baritonsaksofono
  • Billy Mitchell - tenorsaksofono
  • Blue Mitchell - trumpeto, flugilkorno (mortis 1979)
  • Nick Newell - saksofono
  • Alan Skidmore - tenorsaksofono
  • Clifford Solomon - altosaksofono, tenorsaksofono
  • Ernie Watts - tenorsaksofono

Diskaro redakti

Kiel John Mayall & the Bluesbreakers redakti

  • Blues Breakers with Eric Clapton (1966)
  • A Hard Road (1967)
  • Crusade (1967)
  • Bare Wires (1968)

Notoj redakti

  1.  : The Turning Point