Jonathan Niven "Jon" CRYER (n. en Novjorko, 16-an de aprilo 1965) estas usona aktoro, reĝisoro, scen-verkisto kaj produktoro. Li estas plej konata pro sia rolo kiel Alan Harper en la televida serio, sitkomo Two and a Half Men.

Jon Cryer
Persona informo
Jonathan Cryer
Naskonomo Jonathan Niven Cryer
Naskiĝo 16-an de aprilo 1965 (1965-04-16) (58-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • The Bronx High School of Science vd
Familio
Patro David Cryer vd
Patrino Gretchen Cryer vd
Edz(in)o Lisa Joyner • Sarah Trigger vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • televida produktoro vd
Aktiva dum 1984– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Cryer kaj Lisa Joyner en septembro 2011

Kiam Cryer aĝis 12 jarojn, li decidis por aktorado. Li vizitis kiel junulo la Stagedoor Manor Performing Arts Training Center dum someroj, en 1983 finstudis en la Bronx High School of Science. Poste li studis en la Royal Academy of Dramatic Arts, Londono. Sian unuan ĉefrolon li ludis en filmo 1984 kun Demi Moore. Li poste ludis en diversaj komedioj, sitkomoj, lia trarompo (unua sukcesego), mond-konateco alvenis kun la televida serio Two and a Half Men (Du viroj kaj duono) ekde 2003. La rolo Alan Jerome Harper alportis por li tri nomumojn por Emmy en jaroj 2006-2008. En 2009 li ricevis Emmy kiel plej bona ne-ĉefrolanto en komedi-serio. Li havis enspezon de po 550 000 usonaj dolaroj por epizodo. La serio finiĝis en februaro 2015 post 262 epizodoj.

Cryer en 1999 geedziĝis kun brita aktorino Sarah Trigger, kun kiu li havas komunan filon, Charlie Austin. Ili divorcis en 2004 kaj li geedziĝis en 2007 kun Lisa Joyner, kun kiu li adoptis filinon.